La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


BRILAS SAĜO

Aŭtoro: Ŭang Zikun k. a.

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

“Senpieda kato”

de Laŭ Boŝjun


La aŭtoro, naskita en 1934, estas lektoro de la biologia fakultato de Gjinan-universitato en Kantono.


Sed kato kaptas muson ne pli lerte ol serpento kaj eĉ malpli lerte ol ĝi en apartaj cirkonstancoj. En malnovaj domoj en la provincoj Ĝjangsu kaj Ĝeĝjang klare aŭdeblas bruo de muso, kvazaŭ ĝi kalkulus kuprajn monerojn. Maljunuloj diras, ke tio estas plorkrio de la persekutata muso. Pririgardinte, oni verŝajne povas trovi malgrandan truon. Kato neniel povas eniri la truon, sed tio estas facila por serpento. Tial la serpento ricevis la nomon “senpieda kato”.

La elapo (Elaphe taeniurus Cope), nomata “hejma serpento”, ofte diligente kaptas musojn en- kaj eksterdome. Ĝi povas engluti 4-5 musojn per unu tiro kaj kapti 150 ĉiujare. Ekvidinte “hejman serpenton”, infanoj volas tuj bastoni ĝin. Tiam la gepatroj certe deadmonas ilin, dirante, ke ĝi estas “nigra drako protektanta la domon”. La diraĵo havas superstiĉan koloron, tamen bone defendas la musokaptan heroon. Efektive, multaj serpentoj kunbatalas kun la kato, kiel diversspecaj senvenenaj serpentoj kaj agkistrodono (Agkistrodon acutus), kobro, bungaro (Bungarus multicinctus), trimeresuro (Trimeresurus mucrosquamatus), vipuroj kaj aliaj, kiuj montras sian forton sur kampoj kaj ĉe domoj.

Sed, ĉar homoj havas multajn miskomprenojn pri serpentoj, plie ili havas malbelan aspekton kaj mordas homojn por sindefendo, tial cirkulas la diraĵo “kiu ne batas serpenton, faru penton” kaj ofte okazas sendistinga mortigo de serpentoj. •Krome, ĉar serpentoj estas bona materialo por prepari medikamenton kaj grandnombre aĉetataj, pli kaj pli da homoj kaptas ilin en la lastaj jaroj. Tion aklamas ja musoj en mallumaj anguloj.

Oni ne estas kulpa, kaptante iom da serpentoj por kuracado. En la naturo tamen troviĝas reciproka akcelo kaj deteno inter bestoj, kiuj manĝas unu alian. Ofte okazas en diversaj lokoj de Ĉinio muso-katastrofo pro senbrida kapto de serpentoj.

Faktoj estas plej elokventaj. Oni informis, ke post senbrida kapto de serpentoj en iu loko de Anhuj-provinco furiozis musoj. En 1981 rizo-spikoj estis ronĝitaj en multaj kampoj. En la sekvanta jaro arakidaj grajnoj ĵus semitaj estis formanĝitaj, eĉ tutaj nestoj da junaj birdoj estis morditaj. En 1981 en Gjangĝin-gubernio, Siĉŭan-provinco, maizo estis devigite plurfoje resemita pro muso-katastrofo.

Serpentoj montris sian grandan kapablon en la batalo kontraŭ musoj. Antaŭ kelkdek.jaroj en Ĉaŭŝan-regiono, Gŭangdong-provinco, vento-katastrofo retrofluigis la marakvon kaj dronigis ĉiujn serpentojn, ke oni havis malbonan rikolton en sinsekvaj jaroj pro furiozaj musoj. Iu maljunulo bredis. serpenton en siaj kampoj kaj akiris bonan rikolton. En 1979 iu produkta teamo en Gŭangŝji bredis tri serpentojn en kampoj. kaj tio multe reduktis la muso-katastrofon. Poste la serpentoj estis ŝtelitaj kaj en la sekvanta jaro unu el la rizkampoj donis eĉ neniom da rikoltaĵo pro muso-katastrofo.

Jam en la dinastioj Ming kaj Ĉing oni bredis serpentojn por ekstermi musojn. Tio daŭris ĝis nun en Gŭangdong kaj Gŭangŝji. Estas ĝojinde, ke tia ago jam estas sekvata kiel ekzemplo. En Hubej “vipurkapta reĝo” Ĝaŭ Ĉeng’u ne nur ne kaptis senvenenajn musomanĝajn serpentojn, sed aĉetis ilin en kaj ekster la provinco por meti ilin en kampojn post ilia multiĝo, Tiel aperis granda armeo de “senpiedaj katoj”.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.