La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


BRILAS SAĜO

Aŭtoro: Ŭang Zikun k. a.

©2023 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

Homoj, bone pripensu!

de Ĝaŭ Ermi


La aŭtoro, naskita en 1931, estas vicestro de la Biologia Instituto de Ĉergdu sub la Ĉina Akademio de Sciencoj.


La vespera ĉielruĝo paradas per sia beleco, dum la suno silente subiras post la monton. Herboj balanciĝas en vento konjektante pri sia alteco. Ili bone scias, ke sian kreskadon ili devas ŝuldi al la suno.

Matena zefiro vekas herbojn el ilia dormo, dum la suno senbrue revenas al ili. Per buntaj floroj ili dankas la sunon kaj per mielo regalas la abelojn kaj papiliojn, kiuj ilin polenas.

Kiel blankaj nuboj, la ŝafaro vagas sur la stepo, de tempo al tempo ĝuante verdajn herbojn kaj demetante nigrajn “perlojn” kiel repagon al la herboj. Subite ululas lupo kaj malfeliĉo falas sur iun kompatindan ŝafon.

La luno sin kaŝas malantaŭ nigraj nuboj, eble ĝi timas vidi la kruelaĵon, dum mikroboj kun ĝojo sin nutras per la ŝafa restaĵo kaj post diurno multobliĝas senmezure.

Feliĉe, ili malkomponas la kadavron, donante al la vegetaĵoj la perditan nutraĵon.

La arbaro estas la plej bona atestanto: rabobestoj arogantas nur kontraŭ la mildaj herbovoraj bestoj. Tamen ili aŭ falas en kaptilon aŭ mortas sub ĉasista pafo. Ilia karno fariĝas bongustaj pladoj kaj ilia felo varmigas la homan korpon.

Oni certe ne dubas pri la kontribuo de la vegetaĵoj, kiuj sin donas al la animaloj. Eĉ iliaj korpoj, enterigitaj antaŭ milionoj kaj milionoj da jaroj, volontas karbiĝi aŭ naftiĝi por la homa uzo. La homoj ŝuldas dankon al la vegetaĵoj, kaj la arboj siavice ne forgesas la pegojn, kiuj kuracis iliajn vundojn.

Poetoj diras, ke la hirundoj dancantaj kaj la orioloj kantantaj kreskigas ilian imagon. Literaturistoj diras, ke ili ŝuldas sian verkadon al belaj pejzaĝoj. La falinta pomo puŝis Neŭtonon trovi la leĝon de la universala al-tirforto. La Alpaj pejzaĝoj inspiris al Richard Strauss sennombrajn kompoziciojn.

Karaj amikoj, eble finleginte tiun himnon al la naturo, vi ankoraŭ ne povas diri, kiu en la naturo estas riproĉinda kaj kiu laŭdinda. La naturo efektive estas harmonia tuto, en kiu ĉiuj membroj detenas unu alian kaj dependas unu de alia. Sen iu ajn el ili la grandioza teatraĵo ne povas komenciĝi. La homaro, kiu opinias sin la plej saĝa en la universo, devas koni la funkcion de ĉiu rolo, nur tiel ili povas bone reĝisori la teatraĵon. Se la homaro trouzas siajn “rajtojn”, kiujn la naturo donis al ili, ekzemple arbitre dehaki arbojn kaj senbride ĉasi bestojn, do la rezulto estos terura: detruiĝos la natura medio, rompiĝos la ekologia ekvilibro, ruiniĝos arbaroj, perdiĝos akvo kaj grundo, dezertiĝos kampoj, pereos birdoj kaj bestoj kaj fine la plago neeviteble falos sur la homaron mem.

Ho, homoj, bone pripensu!

07


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2023 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.