La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo ![]()
Materialoj por geliceanoj |
![]() BRILAS SAĜOAŭtoro: Ŭang Zikun k. a. |
©2023 Geo |
La Enhavo |
La Edukada Servo |
de Ĉaj Ĵenĝje
La aŭtoro, naskita en 1920, estas emerita kadro.
Sovaĝanseroj estas migraj birdoj. La variado de sunbrila daŭro kaj temperaturo povas influi la funkcion de iliaj nerva sistemo kaj organoj de interna sekreciado kaj estigi ilian reagon. Tia reago fortiĝas jaron post jaro, herediĝas de generacio al generacio kaj formis neŝanĝeblan migran kutimon.
La sovaĝanseroj migras en printempo kaj aŭtuno: Printempe ili flugas de la Malaja Insularo en la tropika zono, kie ili travintras, al Mongolio kaj Siberio en frosta kaj mezvarma zono; aŭtune ili flugas returne. Por flugi norden kaj reflugi suden, ili ofte flugas laŭ Minĝjang-rivero de Fuĝjan-provinco en la sub-tropika zono. Ili flugas ofte en formo de I aŭ V. La maljunaj gvidas antaŭe. kaj la junaj sekvas. La antikvuloj prave diris, ke sovaĝanseroj flugas ĉiam en ordo. La birdoj estas bone organizitaj. Nokte, kiam ili ripozas, ili havas deĵoranton por gardi, sed tiun taskon plenumas plejofte vidvo aŭ vidvino.
“Norden kaj suden flugantaj sovaĝanseroj anoncas sunperiodojn”, kio aludas la regulon de ilia aktivado. En vetero-normala jaro, post la Printempa Pluveto (la 19-a aŭ la 20-a de februaro), ili ekflugas norden laŭ Minĝjang-rivero. La pekina fenologio notis, ke ili traflugas Pekinon antaŭ la 18-a de marto. Ili reflugas suden laŭ Minĝjang-rivero en la sunperiodoj Malvarma Roso (la 8-a aŭ la 9-a de oktobro) kaj Prujno-apero (la 23-a aŭ la 24-a de oktobro). Pro tio oni diras, ke sovaĝanseroj flugantaj norden kaj suden anoncas sunperiodojn. Krome, se sovaĝanseroj migras nenormale (pli frue aŭ pli malfrue), tio antaŭsignas la nenormalecon de la vetero de Ĉinio kaj eĉ tiu de la tuta norda hemisfero. Unu tagon antaŭ la Aŭtuna Ekvinokso, la 22-an de septembro 1968, t.e. la unuan tagon de la oka monato laŭ la ĉina luna kalendaro, sovaĝanseroj flugis sudokcidenten tra Fuĝoŭ. Poste oni vidis, ke de decembro de la sama jaro ĝis la sekvanta februaro plejparto de Ĉinio havis pli malaltan temperaturon, kaj la rivero Ili de Ŝinĝjang kaj Bohaj-maro glaciiĝis. Tio estis la plej malvarma tempo post la fondiĝo de la nova Ĉinio.
Estas menciinde, ke sovaĝanseroj flugis suden tra Fuĝoŭ la 1-an de oktobro 1983, pli frue almenaŭ je 20 tagoj. Poste la en-kaj eksterlandaj meteologiaj registroj montris, ke la suda parto de la Arkta Oceano glaciiĝis en la mezo de septembro tiu-jare, je pli ol unu monato pli frue ol kutime. En Nord-Ameriko, precipe ĉe la orienta marbordo de Usono, la temperaturo en tiu vintro fariĝis la plej malalta en la pasintaj cent jaroj. De februaro 1983 ĝis januaro 1984 neĝis ĉie en suda Ĉinio, ĉu sur la Junnan-Gujĝoŭ-a Altebenaĵo, ĉu en la meza kaj malsupra basenoj de Jangzi-rivero, ĉu en montaro de Fuĝjan kaj Ĝeĝjang. ĉio ĉi atestas, ke la sovaĝanseroj estas sentemaj al klimato kaj ilia frua aŭ malfrua flugo al sudo servas kiel bona termometro.
Ĉe la fino de arbaro ĉimpanzo tiel absorbite sekvis la sunsubiron per sia rigardo, ke ĉe vesperiĝo ĝi eĉ forgesis la ĵus kolektitajn fruktojn kaj foriris.
![]() |
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2023 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.