La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


BRILAS SAĜO

Aŭtoro: Ŭang Zikun k. a.

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

Leciono al malatentemulo

de Ŭang Zikun


La aŭtoro, naskita en 1930, estas profesoro kaj rektoro de la Pekina Instruista Universitato.


Mi estis homo malpedanta. Mi neniam atentis bagatelojn kaj min interesis nur grandaj aferoj. Mi opiniis la ciferojn post la decimala komo tro ĝenaj kaj ĉiam ilin preteratentis. Laŭ mi π egalis 3, sed ne 3,14 ... Se iu pruntis de mi 3,1 juanojn (ĉina monunuo), mi postulis, ke li redonu nur 3 juanojn. Simile, mi pruntis de Ŝjaŭ Li 3,9 juanojn kaj redonis al li nur 3 juanojn. Li ne grumblis kontraŭ mi. Tia ja estis mia karaktero! Nenion oni povis fari por ŝanĝi ĝin. Sed en la lasta jaro io ĉagrenis min. Mi aĉetis fervojan bileton, kiu indikis, ke la trajno ekveturos je 13:25. Laŭ mia kutimo mi preterlasis 25 minutojn. Ho ve! Kiam mi trankvile atingis la fervojan stacion, la vagonaro estis for jam antaŭlonge. Mi koleris kaj poste ekkonsciis, ke mi prenis la 13-an por la 3-a ptm. Mi forgesis, ke la hor-sistemo estas dek-duuma. De tiam mi turnis grandan atenton al nombrosistemoj. Tio multe helpis min studi komputilon. La komputila kalkulado estas duuma, ekzemple:

5 = 1 × 22 + 0 × 21 + 1 × 20.

Tial en la duuma nombrosistemo oni devas memori 5 kiel 101, kaj simile 6 kiel 110 kaj 8 kiel 1000.

Foje Ŝjaŭ Li demandis min: “Se iu piediris ĉirkaŭ la terglobo laŭ la ekvatoro, ĉu liaj kapo kaj piedoj moviĝis la saman distancon?” Mi senpripense respondis: “Jes, kompreneble. Ĉu la kapo kaj la piedoj povas moviĝi aparte?” Ŝjaŭ Li kapskuis, dirante: “Do ni vetu! Kiu eraras, testude rampu surtere.” Li daŭrigis: “Se tiu homo altas je a metroj kaj la ekvatoro, rigardata kiel cirklo, havas d-metran radiuson, do lia kapo moviĝis 2π(d+a) metrojn, dum liaj piedoj 2πd metrojn, tial lia kapo moviĝis je 2πa metroj pli longe ol la piedoj.” Pravis. Ŝjaŭ Li kaj mi devis konfesi mian eraron. Li aldonis, ke la diferenco ne estas kaŭzita de la tergloba radiuso. Se oni ĉirkaŭiros ĉirkaŭ la luno, la diferenco restos la sama. Tio rememorigis min pri vetkuro. La diferenco inter la interna kaj ekstera cirkloj de kurejo estas konstanta. Ĝi ne ŝanĝiĝas, eĉ se longiĝas la interna cirklo.

Dufoje implikite, mi konsciis, ke mi devas adiaŭi mian malatentemon. Mi iom post iom fariĝis atentema kaj interesiĝis pri matematiko. Diligenteco min ne trompis. En la studo mi trovis ion novan. En la scienca esplorado oni devas antaŭ ĉio levi al si demandojn. Galilejo la unua kalkulis la rapidecon de lumo kaj Kantio traktis la originon de la ĉiela korpo. Ili ambaŭ akcelis la disvolviĝon de sciencoj. Kiaj estis ili? Kia estas mi? Ĉiuj promesplenaj personoj devas esti tiaj, kiaj ili. Kial do mi ne lernas de ili? Geometrio konigas, ke estas egalaj du trianguloj, se ĉiuj iliaj respondaj lateroj estas samlongaj... Mi demandis min, ĉu estas samaj du kvaranguloj sub la sama kondiĉo? Mi faris desegnojn, kiuj donis nean respondon. Kiaj aldonaj kondiĉoj do necesas? Mi maldormis tutan nokton pro ekscitiĝo kaj fine trovis ĝustan respondon. Estas du kvaranguloj A kaj B. Se ĉiu el iliaj internaj anguloj estas malpli granda ol 180° kaj la kvar lateroj kaj unu diagonalo de A estas egalaj al la respondaj de B, do kvarangulo A komplete egalas al B. Mi tamen ne haltis en mia studo kaj ekstudis la kvinangulon, sesangulon kaj aliajn.

Mi ege ĝojis. Vere tio estis bagatela, tamen por mi estis granda afero. Tio estis mia nova ekirpunkto. Antaŭe la ekzercoj en lernejo estis antaŭdifinitaj kaj la respondoj anoncitaj. Sed ĉi-foje ne. Mi mem faris demandojn kaj serĉis respondojn, sekve la demandoj kaj respondoj estas novaj por mi. La plej kara en scienco-esplorado estas krei ion novan, kaj ĉi-rilate mi nun unuafoje ĝuis sukceson.

Partoprenante en mia ĝojo, Ŝjaŭ Li diris al mi:

“Ĉu laŭ vi π ankoraŭ egalas al 3?”

“Ne. Ĝi egalas al 3,14159 26535 89793 23846 26433 ...”


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.