La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


BRILAS SAĜO

Aŭtoro: Ŭang Zikun k. a.

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

Ĉielarko ŝvebanta sub viaj piedoj

de Jang Ĝanmin


La aŭtoro, naskita en 1940, estas docento de la fizika fakultato de la Gujĝoŭ-a Normala Instituto


Ĉu vi vidis ĉielarkon sub viaj piedoj?

21

La fama Hŭanggŭoŝu-akvofalo kuras malsupren de sur la kruta rokmuro 68 metrojn alta, kun ondegoj kaj bruego. Ĝiaj akveroj disŝutataj formas nebulpluvon, kiu falas sur la proksimajn stratojn, domojn kaj turistojn. La pluvo ŝanĝiĝas laŭ la fluo de la akvofalo: jen densiĝante jen maldensiĝante, jen sin ĵetante proksimen jen malproksimen. Starante apud ŝoseo super la akvofalo en suna tago, en konvena horo posttagmeze, oni povas vidi ĉielarkon antaŭ la surfaco de la akvofalo. La ĉielarko similas ne al kolora ponto en la ĉielo, sed al koloraj nuboj iluziaj en mita mondo, al granda kolora brokato sternita de feinoj antaŭ la akvofalo kaj senĉese moviĝanta en zefiro.

La ĉielarko de Hŭanggŭoŝu-akvofalo kiel la ordinaraj formiĝis pro la reflekto kaj refrakto de la sunradioj en akveroj. ĉar oni staras alte kun la dorso al la suno, la situo de la akvofalo estas relative malalta kaj la suno sendas lumon malsupren de lia kapo, tial en konvenaj horo kaj loko oni povas vidi la misteran ĉielarkon sub la piedoj.

Kiam la sunradioj penetras tra aero en akverojn, okazas al ili refrakto. Pro iliaj malsamaj koloroj estiĝas malsamaj fleksiĝoj. Tiu de ruĝaj radioj estas la plej malgranda, tiu de oranĝaj iom pli granda kaj tiu de purpuraj la plej granda. Tiel la sunradioj refraktataj en akveroj prezentas sep kolorojn. Sekve oni vidas sepkoloran ĉielarkon. La helecon de ĝiaj koloroj decidas la grandeco de akveroj. Ju pli grandaj estas la akveroj, des pli brilaj estas la koloroj de la ĉielarko. En serena tago la ĉielarko aspektas kiel ponto sur la ĉiela volbo. Se la akveroj malgrandiĝas, la koloroj de la ĉielarko paliĝas kaj samtempe la kolora rubando larĝiĝas. ĉar la akveroj disŝutataj de Hŭanggŭoŝu-akvofalo estas malgrandaj, la ĉielarko tie ne kiel la ordinara prezentas brilkoloran rubandon, sed similas al grandega kolora brokato kovranta la surfacon de la akvofalo. Plie la alteco kaj faldistanco de la disŝutitaj akveroj senĉese ŝanĝiĝas laŭ variaj akvo-fluoj kaj vento-fortoj, ankaŭ la ĉielarka situo senĉese moviĝas kvazaŭ kolora brokato ŝvebanta en venteto.

Antaŭ la mirinda ĉielarko de Hŭanggŭoŝu-akvofalo vi certe estas ravita de la kalejdoskopaj fenomenoj de la naturo.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.