La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


BRILAS SAĜO

Aŭtoro: Ŭang Zikun k. a.

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

“Hometo” en la homa korpo

de Jŭan Ŭej kaj Ĉju Jŭejun


Jŭan Ŭej, naskita en 1961, estas esplora studento de Ia Ĉin-medicina Instituto de Hunan.

Ĉju Jŭejun, naskita en 1950, instruas en la sama instituto.


Ĉu vi pensas, ke ĉi tie mi parolas pri feto ĉe gravedulino? Ne. Mi parolas pri “hometo” en ĉiu homa korpo kreskanta kune kun ni.

Iu vizitis nin pro stomaka doloro. Ni faris akupunkturon al lia orelo kaj lia doloro tuj kvietiĝis. Kial ni pikis lian orelon, dum lia stomako estis malsana? La kaŭzo estas, ke ĉiuj korpopartoj de homo havas siajn respondajn punktojn sur aŭriklo. La partoj de la kapo trovas siajn respondajn punktojn sur la orela lobo, dum tiuj de la trunko kaj malsupraj membroj en la supra parto de la orelo. Se ni ligas ĉiujn ĉi punktojn, ni ricevos konturon de renversita feto. Ni pikis ĝuste la stomakon de la “hometo” en lia orelo.

Ni kuracas malsanojn per akupunkturo, premado, elektra ekscito kaj enmeto de akupunkturaj pingloj ĉe la respondaj punktoj de la orelo, kiuj servas ankaŭ kiel spegulo por nia prognozo de malsanoj. Malsaniĝo de la korpaj internaĵoj speguliĝas ofte en la ŝanĝiĝo de formo. koloro, konduktivo, premodoloro kaj deskvamiĝo sur la respondaj partoj de la orelo. Fakte tia “hometo” estas trovebla ne nur ĉe orelo. En diagnozo ĉinmedicinaj kuracistoj observas ankaŭ la langon kaj vizaĝon de malsanuloj kaj palpas ilian pulson. Eminentaj kuracistoj povas scii, kian malsanon ili suferas, eĉ sen fari al ili demandojn. Mirinde! Fakte ankaŭ en tiuj korpopartoj troviĝas “hometoj”. Purpuraj makuloj sur la langopinto spegulas sang-enfiltriĝon en la koro. Ofte klare videblas purpura ekimozo ĉe la langorando de malsanulo de primara hepata kancero. En la lokoj cunkoŭ de la dekstra kaj maldekstra manartikoj super la radiusa arterio estas po tri partoj, laŭ kiuj oni povas scii la patologian ŝanĝiĝon de la supra, meza kaj malsupra partoj de la homa korpo. La tri partoj de la maldekstra cunkoŭ spegulas la patologian ŝanĝiĝon de la koro, hepato kaj maldekstra reno, dum tiuj de la dekstra cunkoŭ malgrandaj “hometoj”. Ili ĉiuj servas al kuracistoj en prognozo. En 1982 en suda Koreio okazis internacia simpozio pri akupunkturo sur mano. La ĉefa enhavo de la simpozio estis krei novan metodon fari akupunkturon laŭ la rilatoj inter la akupunkturaj punktoj sur manoj kaj la homa korpo.

37

La diversaj “hometoj” troviĝas en diversaj partoj de la homa korpo. Sciencistoj trovis, ke la relative sendependaj partoj de la viva estaĵo estas egalaj al ĝia tuto en konsisto. Ili ja estas la proporcie reduktita tuto. Saĝaj antikvaj medicinistoj de Ĉinio jam sukcese kuracadis malsanojn pere de tiuj “hometoj”. Jen fiero de la ĉina nacio! Ni devas klopodi por malkaŝi pliajn misterojn sur tiu tereno!


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.