La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


BRILAS SAĜO

Aŭtoro: Ŭang Zikun k. a.

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

Vi havas kvin milionojn da haroj

de U Gŭangĝaŭ


La aŭtoro, naskita en 1936, estas docento de la Tajŝan-a Medicina Instituto en Ŝandong-provinco.


La homa korpo estas plene kovrita de haroj escepte de la manplatoj, plandoj, tuŝflankoj de mankaj piedfingroj, klitoro, glano kaj interna flanko de prepucio. La kapharoj, lipharoj, akselharoj kaj pubharoj estas longaj kaj molaj. La brovoj, okulharoj, orelharoj kaj nazharoj estas mallongaj kaj malmolaj, kaj la haroj sur la vizaĝo, trunko kaj kvar membroj estas tre maldikaj. La tri haro-specoj estas diferencaj unu de alia, kompreneble, la diferenco ne granda.

29

La haroj estas “speciala haŭttavolo”. La epidermaj ĉeloj en limigiteco kreskas ĝis la dermo kaj formas haŭtan elkreskaĵon. Poste la pinto de la elkreskaĵo ŝveliĝas al bulo, kiu disvolviĝas en harfoliklon kaj kies centro ŝanĝiĝas en harradikon. La ĉeloj de la harradiko rapide kreskas, fariĝas iom post iom kornecaj, eliĝas el la epidermo kaj oblikve stariĝas sur la haŭto. Jen estas haroj. La denseco de la harfolikloj decidas la haro-densecon; la sebo-sekreciado la haro-humidecon; la kreska periodo la haro-longecon; kaj la kvanto de la entenataj melanino, fera elemento kaj poroj decidas, ĉu la haroj estas nigraj, blankaj, ruĝaj aŭ blondaj. La harstariga muskolo determinas, ĉu la haroj staras aŭ kuŝas. La nerva ekstremo en la harfoliklo estas sentema sensorgano. ĉe delikata surprizo la harstariga muskolo tuj kuntiriĝas kaj hirtigas la harojn. La nerva ekscitiĝo komunikiĝas internen de la homa korpo je 15 metroj en sekundo, kaj tio konvulsie kuntiras la skeletan muskolon kaj tremigas la tutan homan korpon.

Ĉiu homo havas kvin milionojn da haroj. La plej densaj haroj estas sur la homa verto, kie en loko en grandeco de fingro-pinto troviĝas jam pli ol 300 haroj, dum la malplej densaj sur mandorso, kiu havas apenaŭ 300 harojn. La haroj en ĉiuj partoj kreskas periode: En la kreska periodo la haroj estas dikaj kaj malhelkoloraj. Se oni ilin tiras, oni sentas doloron. Ĉe la sanaj gejunuloj ĉiutage kreskas haroj kun totala longeco de 150 metroj. En la neagema periodo la haroj ĉesas kreski kaj fariĝas pli kaj pli maldikaj kaj helkoloraj. Ili falas eĉ ĉe milda kombado. De ordinara homo ĉiujare falas 100 gramoj da haroj. La kreska periodo de la kapharoj daŭras 2-6 jarojn, maksimume 25 jarojn kaj ilia neagema periodo nur 2-3 monatojn. La maturaj haroj longas ĉ. unu metron, maksimume iom pli ol tri metrojn. La kreska periodo de la brovoj daŭras kvin monatojn kaj ilia neagema periodo 100 tagojn. La brovoj de virinoj estas mallongaj kaj delikataj, dum tiuj de viroj longaj kaj densaj. La kreska kaj neagema periodoj de la pubharoj daŭras po unu jaron. La pubharoj en unu flanko rapide korneciĝas, dum en la alia malrapide. Pro tio ili estas kurbaj. La kreska periodo de la plej maldikaj haroj daŭras 60 tagojn kaj ilia neagema periodo 100 tagojn. Jen kial ili estas mallongaj. La haroj plej abunde kreskas ĉe 15-30-jaruloj, kaj ili kreskas plej rapide printempe kaj somere.

La homaj kapharoj estas plej ŝatataj. La 200 000 kapharoj de homo estas destinitaj por ŝirmi la kapon de surpriza bato, froto, premo, frosto kaj varmego. Oni faras diversajn hararanĝojn per vualado, kovrado, reliefigo kaj plenigo por beligi sin. Tiaj aranĝoj povas ŝanĝi la impreson pri la kapa grandeco, vizaĝa larĝeco kaj kola longeco, kaj doni al homoj pli da ĉarmeco. Oni devas elekti al si la plej belan hararanĝon laŭ siaj aĝo, sekso, profesio, staturo kaj kutimo.

30


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.