La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


BRILAS SAĜO

Aŭtoro: Ŭang Zikun k. a.

©2023 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

Kaptu la “barbon” de la suno

de Tang Ĉjihŭang


La aŭtoro, naskita en 1945, estas asista inĝeniero en la Meteorologia Buroo de Ĝjangŝji-provinco.


Estas preskaŭ ne kredeble, ke dum mi skribas unu vorton, 100 000 miliardoj da korpuskloj trapenetras mian korpon, kaj antaŭ ol mi finos tiun vorton, ili nerimarkite trairos la terglobon. Jen temas pri neŭtrinoj.

Neŭtrino solema kaj neordinara estas “krom-produktaĵo” de nuklea reakcio. Ĝi estas neŭtra, senelektra kaj kvieta kaj ĝia maso estas nulo dum ĝia senmova stato. Kiam ĝi moviĝas, ĝi faras rektlinian movadon kun rapideco de lumo kaj povas ankaŭ facile trapenetri preskaŭ ĉiujn objektojn .. . Efektive ĝi estas ĉie ekzistanta, sed nevidebla, nepalpebla kaj nekaptebla. Kie do ĝin trovi? Nature sciencistoj ekmemoras la sunon, grandan fandfornon de nuklea reakcio.

En la 30-aj jaroj de la kuranta jarcento iuj opiniis, ke la grandega energio de la fiksaj astroj, kiel la suno, venas de la nuklea reakcio en ilia mezo. 3% de la radiada energio produktita de ili devas esti neŭtrinoj, t.e. ĉiusekunde la suno devas sendi al la tero cent milojn da miliardoj da neŭtrinoj. ĉu ni, vidinte la kuriozajn, sed vere valorajn karakterizaĵojn de neŭtrino, ne povus esperi, ke pere de la sunaj neŭtrinoj ni povos akiri informojn pri la centra parto de la suno, ekkoni abundon da sekretoj de la suno bone konata kaj tamen fremda kaj kontroli la ĝisnunan teorion pri tiu fiksa astro?

Tial grupo da esplorantoj gvidataj de usona fizikisto studis pli ol dek jarojn en minejo 1 700 metrojn profunda por kapti neŭtrinojn de la suno. Post multaj analizoj kaj ekzamenoj ili konstatis en 1978, ke la kaptitaj neŭtrinoj de la suno estas nur triono de la teorie kalkulita nombro. Kie do estas la ceteraj du trionoj de la neŭtrinoj de la suno?

Jen la “kazo de perditaj neŭtrinoj de la suno”, kiu malkvietigis iam la internaciajn sciencistajn rondojn. La nesolvita kazo ŝokis la teorion pri la suno, kiu estis rigardata kiel nerenversebla de dekoj da jaroj. Multe da sciencistoj pensas, ke eble interne de la suno ekzistas alia energi-produktanto, aŭ la suno iam sentas lacon kaj bezonas “ripozi kaj ion manĝi kaj trinki” ... Unuvorte la suno fariĝas pli mistera, ke oni krias: Konu la sunon denove!

Ankoraŭ ne solviĝis la demando pri neŭtrino. Oni devas daŭre fari esplorojn pri la strukturo de steloj, la evoluo ds la universo kaj la mistero de la interno de la tero.

Estas bone konate por ni flegi rizplantidojn, kreskigi florojn kaj kulturi legomojn en forcejoj. La forcejoj plenumas sian funkcion pro tio, ke sunradioj povas penetri ilian vitron aŭ plastan membranon, sed varmo ne kapablas tion fari. Tamen, estas malbonege, se la tero fariĝos granda forcejo en iu tago. Tio tute ne estas absurdaĵo. Ekzemplo estas proksima al ni. Ni vidu Venuson, la najbaron de la tero.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero pereos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2023 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.