La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


BRILAS SAĜO

Aŭtoro: Ŭang Zikun k. a.

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

Solvo de la “enigmo de blindiĝo de la Napoleonaj soldatoj”

de Ŝjaŭ Ĉun kaj Li Ŝeng

La batalo ĉe Vaterlo vaporigis la revon de Napoleono konkeri la mondon. En 1801 li fuĝis el Egiptio en Parizon kun la ambicio al restaŭrado. Sed el liaj tiel nomataj ĉiam-venkaj feraj kruckavaliroj aro post aro da soldatoj suferis de okulmalsano. Komence la okuloj ruĝiĝis kaj larmis senĉese, poste la okulharoj inversiĝis frotante la korneojn, la okulgloboj nebuliĝis kaj fine perdiĝis la vidkapablo.

Tiutempe neniu povis diri, kiel nomiĝas la okulmalsano. Napoleono furioziĝis kaj mortigis la armeajn kuracistojn. Kaj tiel disvastiĝis la famo pri “enigmo de la blindiĝo de Napoleonaj soldatoj”.

Tian okulmalsanon la eŭropanoj siatempe nomis “egipta okulmalsano”, fakte ĝi estas trakomo. Tiam 90% de la egipta loĝantaro suferis de trakomo. En la malnova Ĉinio la trakomuloj konsistigis 50 % de la loĝantoj. Trakomo fariĝis katastrofo ĉie en la vasta mondo.

Pasis cent jaroj, tamen trakomo restis ankoraŭ enigmo por la mondaj medicinistaj rondoj. En 1907, en Javo, ĉeĥaj sciencistoj trovis en konjunktivo de trakomuloj grajno-forman objekton multe pli malgrandan ol bakterio sed povantan reproduktiĝi en ĉeloj. Ili opiniis, ke ĝi estas viruso de trakomo. Sed por fari trakoman eksperimenton necesas ĝin apartigi kaj inokuli al besto aŭ homo. En 1928 Noguĉi, japano, sukcesis apartigi bakterion el la okuloj de trakomulo. Li opiniis, ke ĝi kaŭzas trakomon, kaj nomis ĝin “trakoma bacilo”. En 1930 ĉina sciencisto faris eksperimentadon kaj pruvis, ke la tiel nomata “trakoma bacilo” ne povas kaŭzi trakomon, kaj neis la teorion de Noguĉi.

Kiam la mondaj medicinistaj rondoj falis en embarason rilate al trakomo, ĉinaj fakuloj persistis en sia eksperimentado. Ili provis apartigi trakoman viruson sinsekve el la okuloj de ok simioj kaj 2 500 kobajoj, sed malsukcesis. Ili tamen konstatis, ke oni povas inokuli trakoman viruson al la konjunktivo de simioj, sed ne povas apartigi la viruson. En 1955 profesoro Tang Fejfan, membro de la Ĉina Akademio de Sciencoj kaj direktoro de la Pekina Instituto de Biologiaj Produktoj, kune kun siaj kolegoj aplikis eksperimentan teknikon pri rikecio. Post centoj da provoj kaj eksperimentoj, kunlabore kun oftalmologo Gang Ŝjaŭloŭ, ili fine akiris la unuan trakoman viruson en la mondo per inokulado al embria ovoflavo kaj streptomicina inhibicio. Profesoro Tang la unua inokulis tian viruson al siaj propraj okuloj kaj ricevis kontentigan rezulton. Li komencis kuraci siajn ruĝe-ŝvelintajn okulojn nur post pli-ol-40-taga observado. En 1956 profesoro Tang per sia disertacio mirigis la medicinistajn rondojn de la mondo. Oni nomis tian viruson “Tang-viruso”.

28

Tiel finfine solviĝis la enigmo nekomprenebla por Napoleono antaŭ cent jaroj kaj nesolvebla de la tutmondaj medicinistoj dum duonjarcento. En la 12-a de majo 1981, pli ol 20 jarojn post la forpaso de profesoro Tang, la internacia trakomopreventa organizo en Parizo honoris lin per ora medalo. Kaj tiel liaj nomo kaj kontribuo enskribiĝis en la historion de la mondo.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.