La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


BRILAS SAĜO

Aŭtoro: Ŭang Zikun k. a.

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

Ekspluatanto de la tero

de Ĝaŭ Gennan


La aŭtoro estas redaktoro de la revuo "Mikroboj" de Pekino.


Antaŭ 20 jaroj mi legis versaĵon kun la signifo: En printempo oni ĝuas belajn florojn kaj admiras verdajn foliojn. Sed kiu atentas, ke iliaj radikoj ja laboras subtere? La versaĵo estas modesta, sed pensiga.

42

Vere, la radiko de planto estas malofte atentata de la publiko. Ĝi ne havas buntajn kolorojn, nek tajde bruas kiel poplaj folioj. Sin kaŝante sub la tero, ĝi silente kaj serioze plenumas sian sanktan devon. Tuj post sia elsemiĝo ĝi neniam ĉesas sin etendi en la tero. De la ĉefa radiko eliĝas flankaj radikoj, de kiuj siavice etendiĝas multe da radiketoj. Iu biologo semis sekalo-semon en terpoto pli ol 30 cm. alta. Post kvar monatoj li atente forlavis la teron kaj elnombris 13 000 000 radikojn, kies totala longeco estas 385 mejloj. Jen estas la radikoj de herbo. Oni do povas facile imagi, kiajn radikojn havas ĉielskrapantaj arboj. Tamen en la naturo la vegetaĵaj radikoj sin etendas subtere ne tiel facile kiel en poto. Ili devas eviti ŝtonojn, serĉi akvon kaj sterkon kaj, jen dekstren, jen maldekstren, zigzage penetri malsupren per fendetoj en la grundo. Tamen tiuj zigzagaj radiketoj estigas grandan tirforton, ke la alta arbo sur la tero povas bone rezisti kontraŭ furioza vento.

La radiko-ekstremo, aŭ radiko-pinto, havas kvar partojn. La plej antaŭa estas radiko-krono, kiu defendas la branĉiĝan kaj longiĝan partojn post si, sed mem tre facile frotvundiĝas. Malgraŭ ke ĝi havas kornecan kaj gluecan tegaĵon, ĝi ne povas eviti vundiĝon kaŭzitan de gruzoj. Tamen la nove naskitaj ĉeloj rapide anstataŭas la mortintajn, por ke la radiko-krono estu ĉiam sufiĉe malmola, forta kaj kapabla sin puŝi antaŭen.

Post la branĉiĝa parto estas amase kreskantaj radiko-haroj. Dank’ al tiuj maldikaj radiko-haroj, ĉiu kun longeco de nur kelkaj milimetroj, granda arbo ensuĉas ĉiutage ĉ. 50 kg. da akvo. Akvo estas sango de vegetaĵo, en kiu estas minerala nutro, sorbita de radiko el grundo, kaj aminaj acidoj, organika fosforo, hormono k.a. produktitaj de radiko mem.

Radiko estas konsistiga parto de vegetaĵo. Ĝi spiras kaj bezonas energion. Ju pli forta estas ĝia vivo, des pli multe da sukero fotosinteze farita de folioj estas bezonata. La tigo aŭ trunko do funkcias kiel la ununura vojo inter la supra kaj malsupra partoj de vegetaĵo. Kaj neniu en la organismo estas malhavebla.

Oni ĉiam admiras altajn rektajn arbo-trunkojn kaj ĉarmajn florojn kaj foliojn, sed ne devas forgesi ilian radikon, kiu, kiel ekspluatanto de la tero, laboras persiste, serioze, senlace kaj silente.

Mi volas fariĝi ordinara radiko.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.