La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


BRILAS SAĜO

Aŭtoro: Ŭang Zikun k. a.

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

Mirinda malvarma lumo

de Ŭang Ĝiming


La aŭtoro estas inĝeniero de la Kemiindustria Instituto de Ŝenŝji-provinco.


En serena nokto tie kaj ĉi tie flugvagas malgrandaj kuriozaj “lanternoj” tra arbustoj kaj super herbejoj.

Kandelo prilumas arĝente pejzaĝon aŭtunan,
Lampiroj evitas la silkventumilon malpezan.

La naturo ŝajnas pli poezia dank’ al la ornamo de lampirlumoj. Tamen ne nur la lampiro donas lumon. Ankaŭ la polipo, noktiluko, helminto, spongo, meduzo kaj iuj krustuloj kaj fiŝoj havas similan kapablon. La lumo donita de ili nomiĝas malvarma lumo. Estas popoldiro: “Ne ĉesu lumi eĉ kun iometo da varmo.” Generale, lumo estas akompanata de varmo, sed la malvarma lumo ne.

En Ĉinio oni komencis utiligi la estaĵan lumon jam en Ming-dinastio (1368-1644). Tiam fiŝkaptistoj enmetis centojn da lampiroj en pufan vezikon de ŝafo kaj pendigis ĝin en reto kiel lampon. Vidinte la lumon, fiŝoj konkure enretiĝis. Tio estas eble la plej frua “fiŝkaptado per lampo” en la mondo.

Kun la progreso de la scienco kaj tekniko, sciencistoj malkovris la sekreton de la estaĵa lumo: en la korpo de tiuj estaĵoj troviĝas fluoresceino kaj fluoresceazo. Fluoresceino estas facile oksidebla, kaj en la procezo de la kemia reakcio kun oksigeno naskiĝas oksidita fluoresceino, kiu elsendas radiojn, nome, malvarman lumon. Fluoresceazo estas speco de kristaliĝinta proteino. Ĝi povas ludi la rolon de katalizilo en la kemia reakcio de fluoresceino kaj oksigeno. Estas mirinde, ke fluoresceino povas ŝanĝi sian kemian energion en videblan lumon preskaŭ centpocente. Tio tamen estas neatingebla por la modernaj lumfontoj, kiuj donas lumon kun malpli ol 10% da efiko.

Kaj krome, eĉ ekstreme malgranda kvanto da materialo de malvarma lumo povas sentigi lumon. Ekzemple, kiam unu gramo da seka luma materialo elprenita el ĉeloj de marlampiro estas solvita en 1 700 tunoj da akvo, la solvaĵo ankoraŭ povas elsendi lumon videblan. Kaj plie, tia seka materialo, eĉ post dek jaroj, ankoraŭ povas doni lumon en malseka medio.

En la lastaj jaroj sciencistoj eltrovis metodon apartigi fluoresceinon kaj fluoresceazon de lumantaj estaĵoj. Ili jam povas regi la estaĵan lumon, kulturi lumajn bakteriojn kaj kolekti ilin en vitran botelon por fari “bakterian lampon”. Sciencistoj povas ankaŭ sintezi fluoresceinon per kemia metodo.

Malvarmluma substanco, kiel novtipa lumfonto, estas utiligata en diversaj kampoj. En ŝakto, kie ne taŭgas varma lumo, oni prenas tian substancon kiel lumilon por eviti eksplodon de gaso. En nokta skoltado dum milito oni, kun manplato ŝmirita per tia substanco, povas legi mapon kaj dokumenton. Dank’ al la disvolviĝo de kontrolaj instrumentoj kun alta sentiveco, en la klinika praktiko oni komencas uzi malvarman lumon por diagnozi malsanojn. Ekzemple, en hospitalo, kiam oni ekzamenas urinon kun aldonitaj fluoresceino, fluoresceazo, magnezio kaj aliaj bufro-solvaĵoj, la lumintenso indikas la multecon de la bakterioj en la urino. Krome, diverskoloraj fosforeskaĵoj povas plibeligi la desegnojn sur ornamaĵoj. Eble en la estonteco oni ŝmiros substancon de malvarma lumo sur la muroj kaj plafonoj de operaciejoj kaj laboratorioj, ke tiuj lokoj post la suno-malleviĝo estu ankoraŭ tiel helaj kiel en tago.

54


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.