La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


BRILAS SAĜO

Aŭtoro: Ŭang Zikun k. a.

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

Ju pli rapide, des pli malrapide...

de Ŝen Gŭanghŭa


La aŭtoro, naskita en 1945, laboras kiel teknikisto de la nefera-metala kompanio Daje, Ŝindalu, en la urbo Hŭangŝi, Hubej-provinco.


Malsamaj deirpunktoj, malsamaj kondiĉoj kaj malsamaj metodoj ofte kondukas al malsamaj konkludoj.

En konkurso aŭtoj aŭ aviadiloj kun pli granda rapideco kompreneble kuras aŭ flugas pli rapide. Tio estas konata de ĉiuj. Sed en aliaj cirkonstancoj la afero tute ŝanĝiĝas. Ekzemple, estas du spaconavetoj flugantaj ĉirkaŭ la tero. Se la spaconaveto fluganta malantaŭe volas flugatingi la antaŭan per akcelo, kun la grandiĝo de la rapideco grandiĝas ankaŭ la radiuso inter ĝi kaj la centro – la terglobo, kaj la distanco inter la du spaconavetoj ne povas reduktiĝi, sed, male, pligrandiĝas. Kiam la posta spaconaveto flugas je 11,2 km ĉiusekunde, ĝi povas forlasi la terglobon kaj ekflugi al la kosmo, tial pli kaj pli grandiĝas la distanco inter la du spaconavetoj. Tiusence, pli da rapideco ja kondukas al pli da malrapideco.

03

“Ĝis hodiaŭ oni opiniis, ke la vivo ne povas ekzisti en medio kun temperaturo super 105°C, kaj plej parto de la animaloj kaj vegetaĵoj mortos, kiam la temperaturo superas 40°C. Kulturante en premmarmito koloniojn kolektitajn en Pacifiko, sciencistoj de la Universitato de Oregonio, Usono, trovis, ke tiuj kolonioj povas reproduktiĝi en temperaturo de 250°C kaj 100-obliĝas en kelkaj horoj!” Sendube tiu malkovro montris pli grandan median eblecon por la ekzisto de vivo sur la tero.

Fekaĵo, fetora abomenaĵo, ŝajne havas nenian rilaton kun la vorto “bonodora”. Tiu de la makrocefaloj, kvankam malbonodorega tuj ĉe la forlaso de la korpo, transformiĝas en agrable bonodoran ambron, mondfaman valoran parfumon, post kiam oni ĝin lavas, sekigas kaj prilaboras.

La disvolvo de sciencoj ne konas limojn. Post nova eltrovo la malnova konkludo montras sin ne tute ĝusta, eĉ erara. Cerbumemaj legantoj, kian inspiron vi ricevis el tio?


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.