La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


BRILAS SAĜO

Aŭtoro: Ŭang Zikun k. a.

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

Kian utilon havas novnaskito?

– Okaze de la 200-a datreveno de la
leviĝo de hom-porta balono

de Ĉen Ŝiŝin


La aŭtoro, naskita en 1934, estas emerito de la ĉina mararmeo.


La unua ploro de sango-makulita novnaskito kompreneble ne sonas kiel bela kanto, nek kiel bona poemo, tamen ĝi eble markas komencon de nova epoko. En 1984 la tuta mondo solene celebris la 200-an datrevenon de la naskiĝo de iu “bebo”, t.e. la unuafoja leviĝo de homoj super la tero kaj ilia unuafoja flugo en la aero.

Jam de la antikveco la homaro aspiris al la blua ĉielo kun blankaj nuboj kaj brilaj steloj. Esploristoj rompis al si la kapon por elhaki vojon al la ĉielo. En la Renesanco Leonardo da Vinci projektis multe da flugaparatoj. Sed la homa idealo pri flugado ja realiĝis dank’ al balonoj. En la antikva Ĉinio Ŝen Ĉjinjang inventis rezinan lanternon, kiu povas esti rigardata kiel la plej frua termo-balono. En la 18-a jc. la kapitalisma ekonomio multe disvolviĝis en Francio. Tiam oni deziris rompi kaj la katenon de feŭdismo kaj tiun de la tero por leviĝi al la ĉielo. En 1782 la fratoj Montgolfier, Joseph Michel kaj Jacques Etienne, en Liono, per brulanta pajlo levis malgrandan balonon ĝis la plafono kaj post nelonge ili levis balonon ĝis alteco de 200 metroj eksterdome. La ekscititaj fratoj sukcesis levi, en la 5-a de junio 1783, balonon kun 11-metra diametro al la ĉielo sur placo de Parizo, kio faris sensacion en la tuta ĉefurbo.

Tiam en Francio reĝis la malprudenta Louis XVI. Foje li ordonis senkapigi tiujn, kiuj volas sin levi al la ĉielo. Sed informiĝinte pri la novaĵo post tri monatoj, li kune kun 30 000 parizanoj rigardis, kiel la fratoj Montgolfier levas al la ĉielo vivajn ŝafojn, anasojn kaj kokojn. Tiel la homa ĉieliro estis nature metita en la tagordon. Kompreneble fari tion estis danĝere. Komence oni intencis fari la eksperimenton per du ekzekutotoj, kiuj meritos morton en eventuala malsukceso kaj estos liberigitaj post sukceso. Tamen por tiu granda afero fizikisto Jean Pilatre de Rozier, laboranta en apoteko, volontis riski sian vivon. En la 15-a de oktobro li leviĝis ĉ. 25 metrojn per balono farita de la fratoj Montgolfier kaj restis en la aero kvar minutojn. Pro tio li fariĝis la unua homo, kiu forlasis la teron.

Post pli ol unu monato Pilatre de Rozier kaj markizo d’Arlandes refoje leviĝis al la ĉielo kaj flugis naŭ kilometrojn en duonhoro, kaj tio estis enskribita en la unuan paĝon de la historio de la homa flugado.

La fama usona sciencisto Benjamin Franklin propraokule vidis la eksperimenton. Li venis en Parizon kiel unu el la diplomatiaj reprezentantoj de la triumfintoj en la Sendependiga Milito de Usono por subskribi pacan traktaton kun Britio. Tiam lia akompananto demandis lin: “Kian utilon havas tia balono?” Li ridete respondis: “Kian utilon do havas novnaskito?”

La sciencoj kaj teknikoj akcelas la socian progreson. Diversaj balonoj kaj flugaj rekordoj aperis unu post alia. Hodiaŭ, kiam homoj per jeto vojaĝas tra la mondo, atingas la lunon per kosmo-ŝipo kaj flugas inter la tero kaj aliaj planedoj per spaconaveto, ili bone komprenas, kian profundan signifon havas la vortoj de Franklin.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.