La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


BRILAS SAĜO

Aŭtoro: Ŭang Zikun k. a.

©2023 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

Iom pri interferono

de Je Jonglje


La aŭtoro, naskita en 1940, estas verkisto pri popularaj sciencoj de la Scienc-teknika Asocio de Ŝanghajo.


Ĉe la naskiĝo de bebo, en ĝia detranĉita umbilika ŝnuro restas ankoraŭ nemalmulte da freŝa sango. Antaŭe tia sango vane forfluis kaj nun fariĝis valora materialo por fari interferonon (angle: interferon).

Por koni la misteron de interferono, mi konsultis vicprofesoron Du Ping, fakulon pri interferono. Interferono estis malkovrita de la angla virusologo A. Isaacs en 1957. Post du jaroj Du Ping jam atentis tiun debutintan substancon. Li diris, ke lia medicina instituto esploras interferonon ĉefe por kuraci malsanulojn. Interferono estas produktita de ĉeloj interne de viva estaĵo. Ĝi povas batali kontraŭ viruso kaj tumoro. La homa interferono devenas de homaj ĉeloj kaj ne faras malbonan efikon.

Kancero, masiva bastiono, estas ĉefa celo atakata de la moderna medicino. La radio-terapio kaj kemia terapio nun aplikataj havas certan efikon en batalo kontraŭ kancero, tamen ili mortigas sendistinge kancerajn ĉelojn kaj normalajn ĉelojn en la homa korpo, dum interferono bone batalas kontraŭ kancero kaj ne malutilas al la homa korpo. Ĝi havas certan kuraco-efikon sur ostosarkomon, maman kanceron kaj utero-cervikan kanceron. Guste pro tio interferono vekis la atenton de la publiko. Nun pli ol 30 landoj esploras ĝin. Interferonologio jam fariĝis nova scienca branĉo en la mondo.

Mi demandis vicprofesoron Du, kial oni kolektas sangon el umbilika ŝnuro. Li respondis, ke sango el homaj vejnoj estas ĉefa materialo por fari interferonon, tamen ĝi estas malfacile akirebla kaj krome multekosta. Por redukti la produkto-koston, oni preparas interferonon el sango de homa umbilika ŝnuro. Ne pensu, ke en umbilika ŝnuro estas malmulte da sango. Se oni kolektas tian sangon en la dek obstetrikaj hospitaloj en Ŝanhajo, ĉiujare oni povas fari 300 000 – 500 000 mililitrojn da interferono.

39

Sed la produkto-kosto de interferono el homa sango estas alta kaj la produkto-kvanto ne granda. Nun oni provas fari interferonon el aliaj materialoj. En Japanio per ĉiu nove naskita hamstro oni povas produkti 50 milionojn da unuoj da interferono. En la lastaj jaroj Usono per genotekniko faris interferonon el kojlobaciloj. Nun nemalmultaj sciencistoj estas pretaj fari interferonon per kemia sintezo. Ĉinio jam komencis esplori grandskalan produktadon de interferono per genotekniko.

Interferono estas brila perlo sur la krono de la moderna medicino. La grandkvanta produktado de malkara interferono certe alportos novan esperon al kanceruloj, precipe al gravaj suferantoj de virusaj malsanoj. Mi ĝojas. ke inter la strebantoj por la brila perlo estas ankaŭ sciencistoj de nia nova Ĉinio.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero pereos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2023 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.