La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


BRILAS SAĜO

Aŭtoro: Ŭang Zikun k. a.

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

Ŝtrumpoj sur la piedoj malaperis

de Ŝji Ĝjanŝja


La aŭtoro, naskita en 1948, estas asista inĝeniero de la Hohhot-a Varpotrikejo.


Ĉu vi ne kredas, ke la vestoj sur via korpo putriĝas? Mi rakontu al vi ion veran, okazintan en Novjorko.

Foje sur konstruejo iu virino en ŝtrumpoj el poliamidaj fibroj subite kriegis: “Aĥ! Kial miaj ŝtrumpoj sur la piedoj malaperis?” La kriado surprizis la ĉirkaŭajn virinojn, kiuj mallevis siajn okulojn kaj trovis, ke ankaŭ iliaj ŝtrumpoj malaperis kaj restas nur flavaĵo kiel sojfaba lakto. Tio vekis la atenton de sciencistoj. Post enketo ili malkovris, ke la pekinto estas poluciita atmosfero. En tiu tago sur la konstruejo oni uzis grandan kvanton da dinamito el amonia nitrato. La eksplodaĵo eligis multe da polucia nitrogena oksido. Tiutage Novjorko estis sub alta aerpremo. En la ĉielo je 200-300 metroj super la tersurfaco troviĝis dika tavolo de inversio, kiu, kvazaŭ dika litkovrilo strikte kovranta la altdensan poluciaĵon sur la tersurfaco, kaŭzis la diseriĝon de la ŝtrumpoj. Kutime la atmosfera polucio ne povas diserigi ĉiujn vestojn, sed malpurigi, senkolorigi kaj serioze malfortikigi la vestojn kaj malmoligi iliajn fibrojn.

Eble vi laboras en kamparo aŭ sur stepo kun pura aero. Jes, kiam vi tie banas vin en la suno, vi vere evitas la atakon de polucia atmosfero. Sed ĉu vi scias, ke la ultraviolaj radioj kaŝitaj en la sunlumo kvazaŭ nigraj sagoj pafiĝas en la fibrojn de la teksaĵo kaj kvazaŭ sennombraj akraj glavoj pikvundas kaj detranĉas la kemiajn ligilojn de la makromolekuloj de la fibroj, ke la kunligitaj fibraj molekuloj devigite disiĝas kaj la vestoj iom post iom difektiĝas.

Tia ja estas la sorto de la eksteraj vestoj. Kaj vi eble pensas, ke la subvestoj estas ne-difekteblaj. Ne! Ankaŭ ili havas sian malamikon – sekrecion de la haŭto. Rigardu, la haŭtaj ŝvitaj glandoj preskaŭ senĉese sekrecias ŝviton, kies akvo vaporiĝas tra ĉemizo. Neorganika salo, ureo, ureato, laktacido kaj aliaj senvaloraĵoj tamen restas sur la vesto. Tiuj acidaj kombinaĵoj, kvazaŭ tigroj persekutantaj gregojn da aproj, malrapide glutas la fibrojn de teksaĵo, kaj la graso kaj grasaj acidoj sekreciitaj de la haŭto kaj la defalintaj haŭtaj skvametoj kaj malpuraj polveroj miksiĝas kun ŝvito kaj formas alteniĝan substancon, kio akcelas la korodadon al la teksaĵo-fibroj. Krome, ankaŭ meĥanika difekto ruinigas vian veston. Tion atestas ekz. la eluzitaj kaj ŝiritaj kolumrando de ĉemizo, manumoj de kostumo kaj postaĵa kaj genuaj partoj de pantalono.

La uzataj vestoj povas ruiniĝi. Ankaŭ la neuzataj vestoj. kiuj estas ne konvene konservataj, povas ruiniĝi. Ekz., se la lanteksaĵo konserviĝas kun neniaj tineimunaj rimedoj, ĝi facile difektiĝos. Se teksaĵoj el kotono, lano, lino, silko kaj viskozaj fibroj konserviĝas en loko kun tro granda humideco kaj tro alta temperaturo, mikroboj, trovinte favorajn vivkondiĉojn tie do ilin ŝimigos kaj putrigos. Ankaŭ la malpuraj vestoj ne lavitaj, sed konservataj dum longa tempo, povas rapide ŝimi.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.