La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


BRILAS SAĜO

Aŭtoro: Ŭang Zikun k. a.

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

“Puŝi boaton laŭ la fluo”

– Lerno el tempo-terapio

de Li Gŭangjin


La aŭtoro, naskita en 1937, estas ĉefkuracisto de la sekcio de internaj malsanoj de la Dua Hospitalo sub la Kvara Armea Medicina Universitato.


De la antikveco kuracistoj faras ĉion eblan por kuraci malsanulojn, pro kio ili estas respektataj de la publiko. Tamen kuracistoj ĝenerale sekvas sian rutinon, sendistinge preskribante medikamenton por 3-7 tagoj kaj konsilante al malsanuloj preni la kuracilon tri-foje ĉiutage. Kun la disvolviĝo de medicino, komenciĝis la esploro pri “biologia horloĝo” kaj “tempo-terapio”, kio malfermis novan vojon por ĝustatempe preni medikamenton.

32

La tiel nomata “biologia-horloĝo” signifas, ke ĉiu vivo ŝanĝiĝas en tago kaj nokto. La leviĝo kaj malleviĝo de korpo-temperaturo, rapideco de korbatoj, ŝanĝiĝo de sango-premo kaj sango-sukera kvanto, sekreciado de hormonoj, ekskreciado de urina elektrolito, vekiĝo el dormo ktp, ĉiuj havas sian periodan leĝon, t.e. ili okazas tute laŭ la difinita horaro. La tempo-terapio konsilas preni medikamenton laŭ la “biologia horloĝo”, t.e. ke laŭ la leĝo de la ŝanĝiĝo de la homa korpo oni science elektu tempon por preni medikamenton por atingi la plej bonan kuraco-efikon. Ekz. oni donas diurezigan medikamenton al hidropsulo por lin senŝveligi. ĉar je la 4-a ptm la homa korpo plej multe ekskrecias elektroliton, tial la medikamento uzata en tiu horo, kvazaŭ boato puŝata laŭ la fluo, havas duoblan efikon. Kaj la medikamento tiel longe uzata kondukas al kontraŭa rezulto. Tiel statas ankaŭ la aliaj medikamentoj. La antikvaj ĉinaj medicinistoj alte taksis la interrilaton inter la homoj kaj la naturo. Parolante pri la perioda ŝanĝiĝo de malsanoj, ili asertis, ke malsano ne montriĝas matene, kvietiĝas tage, graviĝas vespere kaj danĝeriĝas nokte, kaj medikamento devas esti uzata konforme al tio. En studo de la teorio “akupunkturo en malsamaj horoj por malsamaj malsanoj” oni eksciis, ke la akupunkturaj punktoj malfermiĝas unufoje en ĉiu 24-a minuto.

Oni inventis do novan metodon piki akupunkturan punkton unufoje ĉe ĝia malfermiĝo anstataŭ piki plurajn akupunkturajn punktojn kaj atingis bonan efikon.

33


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.