La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


BRILAS SAĜO

Aŭtoro: Ŭang Zikun k. a.

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

Komenco de la homoj

de Ŝing Ĝenling


La aŭtoro, naskita en 1935, estas vicĉefredaktoro de la gazeto "Sano" en Pekino.


Kiam komenciĝas la homa vivo? En la pasinteco oni opiniis, ke ĝi ekas ĉe la naskiĝo de bebo, sed fakte en la momento, kiam unuiĝas spermatozoo kun ovolo.

Montriĝas procezo, ke matura ovolo produktita de la ovario iras en la ovodukto. Ĝi renkontas grupon da viglaj spermatozooj, el kiuj unu rapide eligas enzimon kaj trairas la ovolan membranon kaj eniĝas en la ovolon. Por ne lasi la aliajn spermatozoojn penetri, la ovola membrano tuj levas sian potencialon de -70 milivoltoj al +20 milivoltoj, starigante “muron”, ke la sekvantaj spermatozooj povu fari nenion. Tiel la unueveninta spermatozoo firme unuiĝas kun la ovolo kaj formiĝas zigoto. Jen komenciĝas la homa vivo.

La zigoto komencas sian mirindan transformiĝon en la utero de la patrino. Unue ĝi krevas kaj transformiĝas en embrion, kiu evoluas en la utero. Poste la embrio fariĝas feto – jen la grava stadio de la formiĝo de homo, kaj ĝuste kiel ĉe muntado de preciza instrumento, ia ajn malatento povas kaŭzi misformiĝon. Post tri monatoj komenciĝas la stadio de feto, kiu pli kaj pli perfektiĝas. Post 266 tagoj en la patrina utero la novnaskito kun ploro elpuŝiĝas en la homan mondon.

En la 266 tagoj la zigoto nevidebla por la nudaj homaj okuloj transformiĝas en homan korpon kun 600 000 miliardoj da ĉeloj. En tiu procezo preskaŭ ripetiĝas la tuta historio de la vivaj estaĵoj antaŭ la apero de la homaro, tial oni diras, ke unu tago en la patrina utero spegulas jarmilan ŝanĝiĝon de la ekstera mondo.

En la patrina utero la feto ne estas nenifaranta. Precipe post ses monatoj ĝi ĉiam atente aŭskultas la eksteran mondon. La bonkoreco, braveco kaj inteligenteco de infano strikte rilatas kun la medio en la patrina utero – jen la tiel nomata fet-eduko. La hodiaŭa medicino montras, ke la humoro de la feto ĝenerale spegulas tiun de la patrino. La ekscitiĝon la patrino povas komuniki al la feto, ĉar la vegeta nervo ekscitita eligas acetilkolinon (angle: acetylcholine), kemian substancon, kiu ebligas al homo ekskrecii diversajn hormonojn, kaj la hormonoj sin kondukas tra la umbilika ŝnuro al la feto kaj la feto reagas por mem-defendo. Kompreneble ankaŭ la bela penso de la patrino povas influi la cerbon de la feto. Estas konvinka ekzemplo, ke kiam direktanto de kanada simfonia orkestro direktis sian orkestron en ludo de nova kompozicio, subite aperis en lia cerbo muzika verko kaj li ekkonis la komponaĵon antaŭ ol turni la kajeron. La kialo estis, ke kiam lia patrino estis graveda je li, ŝi prepariĝis por ludi tiun kompozicion, sed la ludo ne realiĝis. Poste iu medicina doktoro signifoplene diris: “Tiuj mirindaj kaj diskutigaj malkovroj montras, ke la influo de la gepatroj sur ilian naskiĝontan bebon estas multe pli mistera. ol kiel oni pensas.”

Vere, eŭgeniko devas esti praktikata ekde la vera komenco de la homoj. Mi esperas, ke ĉiuj gepatroj tiel agos.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.