La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


BRILAS SAĜO

Aŭtoro: Ŭang Zikun k. a.

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

Prognozo de heredaj malsanoj per komputilo

de Hu Danning


La aŭtoro, naskita en 1936, estas estro de la Stacio por Prevento kaj Kuracado de Okulmalsanoj en Ĝabej-distrikto, Ŝanghajo.


Se iu estas trafita de hereda malsano, liaj familianoj deziras scii, ĉu tia malsano herediĝos, ĉu la malsanulo ne povos edz(in)iĝi kaj ĉu liaj (ŝiaj) naskotaj infanoj suferos la saman malsanon. Jen temas pri la prognozo de heredaj malsanoj.

Iu virino naskis bebon senkapan, kiu mortis tuj post sia naskiĝo. Je la dua akuŝo okazis al ŝi la samo. Pro tio ŝi dronis en granda ĉagreno. ĉu ŝia tria bebo estos denove senkapulo? Iu junulo konsultis min, laboranton pri heredaj malsanoj, ĉar li timis, ke la leporlipo de la patro de lia fianĉino herediĝos al lia estonta bebo. La kaŭzoj de psikozo, leporlipo, senkapeco kaj aliaj oftaj malsanoj rilatas kaj al heredeco kaj al medio, kaj tial estas kompleksaj. Estas malfacile konstati, ĉu malsaniĝos ankaŭ la gefiloj aŭ pli junaj gefratoj de la malsanulo. Tio restas konfuza problemo en medicino.

En la lastaj 20 jaroj aperis nova medicina nomo en genetiko, t.e. metafaktora patologia heredeco, kiu estas destinita por studi la leĝon de la heredaj malsanoj. En la 70-aj jaroj oni trovis formulon, por kiu oni povas antaŭscii la probablecon de malsaniĝo de naskotaj beboj, se nur oni konas la leĝon pri herediĝo de tiuj malsanoj kaj la ĝeneralan staton de la familio de la malsanulo. Tio progresigis la prognozon de heredaj malsanoj. Tamen la formulo estas tre kompleksa kaj estas preskaŭ neebla la kalkulo per la homa cerbo. Por solvi la problemon oni devas turni sin al komputilo. Kunlaborante kun kolegoj de la elektro-teknika kaj komputila fakultatoj de Ĝjaŭtong-universitato de Ŝanhajo, ni ellaboris komputilan programon. Ni faris enketon pri miloj da homoj suferantaj de metafaktoraj heredaj malsanoj, ekkonis la leĝon pri ilia herediĝo kaj eltrovis metodon antaŭscii la probablecon de malsaniĝo.

La praktiko pruvis la mirindan taŭgecon de nia komputilo, kiu povas fari 100 000 operaciojn ĉiu-sekunde. Nur 15 sekundoj sufiĉas por konstati la malsaniĝan probablecon de unu familio. Nun ni revenu al la supre menciita virino. Surbaze de la fakto, ke ŝi naskis du senkapajn bebojn, la komputilo informis, ke ŝia tria bebo malsaniĝos duon-probable. Kaj ni diris al ŝi, ke ni ekzamenos ŝian aminian likvaĵon post ŝia gravediĝo por certiĝi, ĉu la feto estas malsana aŭ ne. Ŝi konsentis kaj ricevis kontentigan rezulton. Malaperis ŝia skrupulo kaj ŝi naskis sanan bebon. A1 la junulo la komputilo antaŭsciigos, ke se la geedzoj estas sanaj, ilia bebo havos nur 1 % da probableco de malsaniĝo, kvankam ĝia avo estas leporlipulo, tial superfluas lia maltrankvilo.

Oni ĵus komencis prognozi heredajn malsanojn per komputiloj. Ni kredas, ke la vasta uzado de komputiloj multe helpos preventon de malsanoj kaj plibonigon de la homa sanstato.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.