La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


BRILAS SAĜO

Aŭtoro: Ŭang Zikun k. a.

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

Matematiko en tirpreparado de vermiĉeloj

de U Dafan


La aŭtoro estas instruisto pri matematiko de la Sepa Mezlernejo en la urbo Uhan.


Multaj sciencaj scioj estas entenataj en ordinaraj aferoj. Tio estas ofte videbla en ĉiutaga vivo. Se vi estas observema kaj pripensema, do, kiam vi preteriras iujn tradiciajn farunmanĝejojn, la vermiĉelo-tirpreparado tie povas veki ĉe vi interesan imagon. La tirpreparitaj vermiĉeloj kun aparta gusto estas faritaj nur per la lertaj manoj de majstro. Unue li ripete knedas, premas kaj tordas paston, por ke ĝi miksiĝu kun akvo, salo kaj sodo. Poste li komencas longe tiri la paston kaj faldi ĝin duoble... li ripetas tion 7-8 fojojn kaj la pasto transformiĝas en blankajn vermiĉelojn maldikajn kiel fadenoj. Tiaj vermiĉeloj estas ne nur blankaj kaj plaĉaj al la okuloj, sed ankaŭ bongustaj kaj agrablaj kun elasteco.

La tirpreparado de vermiĉeloj estas laboro ordinara, sed originala. Estas pli interese, ke ĝi enhavas potencon de matematiko: Faldinte farunan strion, oni ricevas du. Tiujn oni denove duobligas kaj ricevas kvar. Jen kvadrato de du. Se oni faras faldadon en n-fojoj, oni ricevas 2n vermiĉeloj. Tia kreska rapideco simila al ĉelo-divido estas ege mirinda. Pasto 1,5 kilogramojn peza post 12-foja tirado kaj faldado en 20 minutoj fariĝas 4 096 (212) maldikaj vermiĉeloj po ĉ. 2,5 metrojn longaj. Tio estas miriga cifero. Ne estas senkaŭze, ke kvankam hodiaŭ furoras vermiĉelmaŝinoj, tamen tiu simpla, originala tekniko estas heredita kaj daŭre aplikata. Eble matematiko ludas sian rolon en tio. E1 tio oni povas vidi, kiel la majstroj lerte uzas la plej simplan matematikan scion. Kiel saĝaj ili estas!


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.