La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


BRILAS SAĜO

Aŭtoro: Ŭang Zikun k. a.

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

Letero al prostatino

de Hŭang Zeju


La aŭtoro, naskita en 1947, estas kuracistino de la Konsila Stacio por Naskolimigo en Ĉengdu.


Kara prostatino,

Mi klare scias, ke vi estas kontraŭkoncipa kuracilo kaj ne povas legi leteron, tamen mi ne povas ne esprimi al vi mian profundan dankon. Guste vi alportis al ni edzinoj esperon de naskolimigo kaj faris grandan meriton.

Mi memoras, ke en malserena ripozo-tago de nia fabriko mi kun maltrankvilo iris al la konsila stacio por naskolimigo. Nur antaŭ kvin monatoj oni faris al mi Cezaran operacion. Mi pensis, ke dum la mamnutrado mi ne povas gravediĝi. Ho ve! Mia menstruo denove ĉesis. . . Ho, se mi denove gravediĝos, mi ne povos eviti en-uteran skrapon, sangadon kaj doloron. Ĉu mi, ankoraŭ ne tute resaniĝinta, povos elteni tiajn suferojn? La ekzameno konstatis, ke mi vere gravediĝis. Min kaptis teruro. Kuracisto rekomendis al mi uzi vin, bonan kuracilon, kaj tio tuj reduktis mian timon.

Ĉu vi efikos? Mi ne tute kredis. La kuracisto diris, ke vi povas kontrahi uteron, tial oni uzas vin por abortigo. En la mezo de la 70-aj jaroj medicinistoj uzis vin por rompi la fruan gravedecon kaj komencis utiligi vin kiel novan kontraŭkoncipan kuracilon. Kiam menstruo ne daŭras ĉe naski-pova virino, verŝajne gravediĝinta pro malsukcesa koncipo-prevento, vi povas akceli ŝian menstruon kaj rompi ŝian gravedecon. Oni ne bezonas uzi medikamenton longatempe nek ricevi operacion. Kiel bele estas!

Vidinte, ke mi tre interesiĝas pri tio, la kuracisto rakontis al mi vian historion. Vi ne estas nova medikamento. Jam en 1930 medicinistoj trovis vin en la spermo de viroj. Vi povas kontrahi kaj malkontrahi la uteran muskolon. ĉar vi devenas de prostata sekrecio, tial oni nomas vin prostatino. Fakte tio ne estas preciza. Poste oni trovis, ke vi troviĝas ne nur en prostato, sed ankaŭ en sperma veziketo, monataĵo, amnia likvaĵo, placento, cerbo, pulmo, reno kaj graso. Vi povas ne nur kontrahi uteron, sed ankaŭ mallevi sangpremon, influi stomakan sekrecion kaj malkontrahi la glatan muskolon de bronko. ĉar vi estas forta en la homaj reproduktaj organoj kaj ludas gravan rolon en la homa nasko, tial oni esploras kaj uzas vin ĉefe por virinoj. En la meza periodo de la 50-aj jaroj oni ekuzis vin en abortigo. Ekde tiam vi montras vian talenton en naskolimigo. La vortoj de la kuracisto forpelis mian dubon kaj mi kun ĝojo ricevis kuracadon. Dank’ al vi mia menstruo reaperis post 15 horoj kaj kun la menstruo elfluis malgranda peco da karno. La kuracisto diris, ke tio estas 40-taga bebo. Tial ĉesis la neatendita gravedeco. Mi sentis nenian doloron, nek multe sangis. Vi vere estas ideala kuracilo por ni virinoj. Jen kial mi devas kore danki vin.

Virino de vi helpita

38


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.