La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


BRILAS SAĜO

Aŭtoro: Ŭang Zikun k. a.

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

Atavismo

de Ĉin Mu

Akuŝintino, kuŝanta sur lito, demandis per malforta voĉo: “Doktoro, ĉu mia bebo estas vira aŭ ina? ĉu io mankas al ĝi?” La kuracistino ridete iris antaŭ la liton kun la novnaskito en siaj brakoj kaj humure respondis: “Knabo ĝi estas. Nenio mankas al ĝi, kaj ĝi havas eĉ ion plian, unu voston.” Ŝi malvolvis la vindotukon, por ke la juna patrino rigardu ĝian postaĵon kun vosto en grandeco de malgranda fingro. Iom surprizite, la akuŝintino diris kun trankvila rideto al la kuracistino: “Strange, atavismo aperis ĉe mia bebo. Mi do petas vin fortranĉi la voston!”

Feliĉe, la akuŝintino estis intelektulo kaj ne maltrankviliĝis pro la vosto de sia filo. Sed historia verko priskribas: “Ekvidinte voston sur sia bebo, iu patrino teruriĝis, opiniante ĝin monstro enkorpiĝinta, kaj tuj svenis.”

Kio do estas atavismo? En la longa historia procezo iuj organoj de la vivaj estaĵoj iom post iom evoluis aŭ degeneris pro objektiva influo. Tia ŝanĝiĝo herediĝas de generacio al generacio. Tamen en la sennombra generado eble unu fojon okazas, ke iu evoluinta aŭ degenerinta organo reprenis sian primitivan formon, kvazaŭ subite fortiĝus la malforta heredo-faktoro longe detenita. Tiam aperas fenomeno, ke iu korpoparto de viva estaĵo aspektas neordinare. Jen atavismo.

Ekzemple, dank’ al la longa evoluo de la homoj, ilia cerbo prudentiĝis kaj iliaj fingroj lertiĝis, sed iuj iliaj organoj degeneris. La orelo-mova muskolo, ekstera vosto ĉe la postaĵo kaj longaj haroj sur la korpo degeneris aŭ malaperis en la evoluo de milionoj da jaroj. Tamen inter sennombraj homoj estas unu aŭ du kun atavisma trajto. Ĉe iuj la orelo-mova muskolo ankoraŭ funkcias, kaj ili povas movi siajn orelojn Iaŭvole. A1 ili apartenis i.a. la fama ĉina komponisto Nje Er. La ordinaraj homoj ne havas voston, sed malmultaj homoj naskiĝas kun vosto. Se oni fortranĉas ilian voston, ili neniom diferencas de la ordinaraj. La homoj ĝenerale ne havas sur si tiajn longajn harojn, kiajn Ia ĉimpanzoj havas, tamen ekzistas multehara knabo denaske kun densaj kaj longaj haroj sur sia tuta korpo. Post la fondiĝo de la nova Ĉinio en la lando naskiĝis pluraj tiaj knaboj.

24

En la antikveco atavismaj fenomenoj konsternis multajn, kaj pro tio aperis multe da onidiroj pri monstroj. Tiam oni ne konis sciencon.

Krom homoj, ankaŭ ĉe bestoj kaj vegetaĵoj povas aperi atavismo. Foje oni trovis porkon kun kvin fingroj sur la antaŭa piedo. Foje oni kaptis balenon, kiu havas du elstaraĵojn similajn al postaj piedoj. Foje okazis, ke el sennombraj magnolioj kaj jasmenoj, post multjara branĉoplantado, unu aŭ du donis fruktojn en grandeco de sojfabo. Ho, atavismo videblas en diversaj formoj!


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.