La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


BRILAS SAĜO

Aŭtoro: Ŭang Zikun k. a.

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

Nanmu-o, malfrue maturiĝanta arbo

de U Ŝideng


La aŭtoro, naskita en 1944, laboras en la redakcio de la revuo “Scieaco kaj Kulturo” en Fuĝjan-provinco.


Parolante pri nanmu-o, oni nature memoras luksajn meblojn, delikatajn skulptaĵojn kaj grandiozajn antikvajn konstruojn el nanmu-ligno. Nanmu-o estas grava materialo, kiu simbolas altan valoron. En la pompa Someruma Montvilao de Ĉengde, Hebej-provinco, estas domo farita komplete el nanmu-ligno. En Ĉangling, unu el la 13 maŭzoleoj de Ming-dinastio en Pekino, staras la halo Leng’en, subtenata de 60 nanmu-aj kolonoj. el kiuj ĉiu estas brakumebla por du homoj kun inter-tuŝantaj manoj. La kolonoj estas brilaj kaj firmaj kiel antaŭ 560 jaroj, kiam ili estis starigitaj tie.

Sed oni eble ne scias, ke la altvalorecon nanmu-o ŝuldas al sia malfrua maturiĝo. En la junaj jaroj ĝi kreskas sufiĉe malrapide. En la 20-jara aĝo ĝi altas nur 5 metrojn kun trunka diametro de 4,1 centimetroj. 30-50-jara, ĝi ankoraŭ ne prosperiĝas. Sed post la 60-jariĝo ĝi rapide kreskas. Ĝia rapida kreskado daŭras ĝis ĝia 90-jariĝo. En tiu periodo produktiĝas 90% de ĝia ligno.

Sed pro kio nanmu-o maturiĝas tiel malfrue? Tion decidas ĝia speco. Ĝi diferencas de pino, kiu bone vivas en malfavoraj kondiĉoj, kaj de banjano, kiu povas kreski indiferente ĉe vilaĝfino aŭ ponto. Ĝi ŝatas vivi en dense ombrata, profunda valo, kie la grundo estas fekunda kaj la daŭro de sunbrilo mallonga. Apud ĝi necesas multe da alispecaj arboj por ĝin ŝirmi de la suno kaj pluvo, alie ĝia kreskado estas malfacila. Ĝuste pro tio ĝi estas maldika kaj kreskas malrapide en siaj unuaj jaroj. Cetere ĝia metabolo estas eksterordinara. Oni diras, ke kreskado de ĉiuj vegetaĵoj dependas de la suno, tio estas, ili bezonas la sunon por fari fotosintezon. En sunbrilo la verdaj plantoj povas transformi akvon kaj neorganikajn salojn en organikajn substancojn nutrajn por ilia kreskado. Ekz., la suno-ama pino ĉiutage ricevas sunlumon kaj sintezas multe da organikaj substancoj, tiel ke ĝi kreskas rapide, dum nanmu-o ŝatas ombron kaj en la juneco sin kaŝas inter alispecaj arboj, ricevas malmulte da sunlumo kaj sintezas malmulte da organikaj substancoj, tiel ke ĝi kreskas malrapide. Sed en la malfrua periodo ĝia kresko estas multe pli alta ol la ĉirkaŭaj arboj kaj pro pli multe da ricevita sunlumo ĝi kreskas multe pli rapide ol antaŭe. Jen pro kio nanmu-o maturiĝas malfrue.

43

Dum sia malrapida kreskado ĝi akumulas multe da nutro, kio faras ĝian lignon malmola, aroma, brila kaj strukture kompakta kun belaj vejnoj. Ĝia ligno estas imuna kontraŭ malsekeco kaj putro. Ĝi el la familio de kamforujoj estas arbo ĉiamverda. Ĝi altas maksimume 40 metrojn kun trunka diametro de 1,5 metroj. Ĝi floras aprile kaj donas fruktojn inter oktobro kaj decembro.

Eĉ en sonĝo mi ne atendis, ke mi tiel ofte kontaktiĝas kun muskoj. En mia memoro muskoj ĉiam kreskas en la malhela kaj malseka loko, ĉe malpuraj fosaĵoj. Ili estas tre abomenindaj!


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.