La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


BRILAS SAĜO

Aŭtoro: Ŭang Zikun k. a.

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

Formikoj kaj novaj dentoj

de Ŭang Ĉengzong


La aŭtoro, naskita en 1937, estas ĉefkuracisto de la stomatologia sekcio de la Unua Hospitalo sub la Henan-a Medicina Instituto.


“Scienco kaj superstiĉo estas antagonismaj fratoj. Ili kaj akre kontraŭstaras unu al la alia kaj facile intermiksiĝas. Sed scienco certe venkos superstiĉon,” diris instruisto en mia supera mezlernejo. Ĉu tiuj vortoj estas pravaj aŭ ne, tion mi neniam serioze pruvis. Sed okazaĵo en la antaŭlasta jaro konvinkis min pri la fidindeco de tiu aforismo.

Tiam pluraj ĵurnaloj publikigis jenan informon: la 87-jara Jan Ĝongŝan de la kultivejo Hongŝing, Hejlongĝjang-provinco, ricevis multajn novajn dentojn pro longatempa manĝado de formikoj. Neatendite, la novaĵo disvastiĝis kaj kaŭzis katastrofon al formikoj. Baldaŭ furoris en la socio manĝado de formikoj, kaj homoj venis unuj post aliaj al mia kuracĉambro por konsulti min kiel manĝi formikojn. Tamen ili ĉiuj foriris kun malespero, ĉar mi, vidinte nenian rilaton inter manĝo de formikoj kaj kreskigo de novaj dentoj, povis doni nek kontentigan respondon al iliaj superstiĉaj demandoj, nek la misteran recepton pri formikaĵaj piloloj.

Ke novaj dentoj elkreskas el la sendentiĝinta gingivo de maljunulo, tio ne malofte okazas en Ĉinio kaj en aliaj landoj. Jam en Tang-dinastio la imperiestrino U Zetjan ricevis du molarojn en sia 68-jara aĝo. Pro ĝojego ŝi ŝanĝis la titolon de sia regado “Kontento” al “Longviveco”. Antaŭ kelkaj jaroj la 92-jara maljunulino Ma Caj en Kantono ricevis novan incizivon. Kaj 105-jara turkino ricevis 10 novajn dentojn. Tamen la supre menciitaj tri ekzemploj, laŭ mia scio, ne havis rilatojn kun formik-manĝado.

Maljunuloj ricevas novajn dentojn pro jenaj kaŭzoj: La ordinaraj homoj havas nur laktodentojn kaj konstantajn dentojn, dum tre malmultaj homoj havas pliajn dento-ĝermojn kaj povas ricevi novajn dentojn en sia granda aĝo. Se iuj el tiaj dento-ĝermoj degeneris, oni ankoraŭ povas ricevi 8-10 novajn dentojn. En medicino oni nomas ilin “postaj konstantaj dentoj”. La imperiestrino U Zetjan ricevis la lastajn du molarojn, kiajn povas havi ĝenerale 20-jaruloj. Tiaj dentoj malrapide kreskas kaj havas malvastan lokon sur la dentokarno, kio malhelpas ilian elkreskon. Ili do devigite sin detenas kaj iom post iom perdas povon elkreski. Tamen iuj el ili ankoraŭ povas ĝermi, kaj kiam malaperas la aliaj dentoj ĉe maljunuloj, ili do eliĝas senĝene. Estas ankaŭ polidentoj, kiuj latentas sub la radikoj de la normalaj dentoj kaj aperas, kiam la lastaj falas en la homa maljuneco. La maljunulino Ma Caj ja ricevis tian denton.

27

Mi ne neas, ke la formikoj havas multepecajn aminajn acidojn kaj alte-energian ADP. Tio estas la nutra valoro de la formikoj. Fakte la maljunuloj kun la supre diritaj internaj faktoroj povas ricevi novajn dentojn sen manĝi formikojn. Kontraŭe, oni ne ricevos novajn dentojn, eĉ se oni nutras sin ĉiutage per formikoj.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.