La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


BRILAS SAĜO

Aŭtoro: Ŭang Zikun k. a.

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

Sub la norda lumo

de Song Liting


La aŭtoro, naskita en 1936, estas lektoro de la geofizika fakultato de la Pekina Universitato.


Kvankam multaj libroj priskribas la nordajn lumojn, tamen nur kiam vi propraokule vidas ilin, vi povas tute kredi, kiel tiuj altenergiaj partikloj venas kun bruego en grandega skalo, traŝovas sin tra la atmosfero kaj estigas fortajn lumojn.

Vintre de 1981 mi venis al la Arkta Cirklo en Svedio kaj fotografis la nordan lumon. La vintraj noktoj en la polusa regiono estas ege frostaj. En malgranda pinaro sur monto-deklivo mi sola atendis la nordan lumon. La subtenilo de la fotografilo starigita sur la neĝa tero jam plene kovriĝis de prujno. Post la dudeka subite aperis strio da pala lumo en la norda ĉielo, tre malproksima de mi, kaj malrapide malaperis post kelkaj minutoj. Baldaŭ aperis alia strio da lumo proksime al la loko de la unua lumstrio. Ankaŭ ĝi etendiĝis de la oriento al la okcidento. Ĝia unue aperinta parto havis helan randon, ŝajne ŝanĝiĝis, heliĝis. ĉe la unua rigardo la tuta strio portis kvazaŭ dikan kapon kaj maldikan voston, kiel senzorge skribita streko en ĉina kaligrafiaĵo. Mi detale observis kaj trovis en la mezo de la lumstrio brilantan vertikalan strekon, kiu malrapide moviĝis kaj mallumiĝis post ĉ. dek minutoj. La lumstrioj kiel preludo diris al mi staranta sur la neĝa tero, ke mi ne foriru, ĉar tuj komenciĝos brila prezentado. Mi bone min preparis, sed ne atendis, kiel animkapte ĝi venas. Mi estis rigardanta tien, kie malaperis la du strioj da “preluda lumo”, subite falis grandega lumkurteno preskaŭ super mia kapo. La intensa flava-blanka lumo reliefigis la konturon de la arbetaro surtere. Mi neniam imagis tian spektaklon, kiu estis tiel grandioza, ke la arbaro sur la monto-deklivo kaj la domoj surtere fariĝis malgrandaj en palpebruma daŭro. Ĝi okupis duonon de la ĉielo. Ĝia fora ekstremo ŝajne rekte falis surteren. Estis malrapide moviĝanta la grandioza kolora lumkurteno, sur kiu iuj malgrandaj lumfaskoj dancis, kurbiĝis kaj moviĝis. La lumkurteno moviĝis kaj ŝanĝis sian aspekton, jen sin faldinte, jen sin disfaldinte, jen dividinte sin en du faskojn, el kiuj unu transformiĝis el lumstrio aspektanta kiel naĝanta drako en falditan kurtenon kovrantan duonon de la ĉielo. La malsupra rando de la kurteno estis hele borderita. En la daŭro de dek minutoj la tuta “prezentado” moviĝis de la maldekstra parto al la dekstra de la ĉielo. Kiel ajn la kurteno ŝanĝiĝis, ĝi ne splitiĝis, restis ĉiam en unu tuto. Tio daŭris ĉ. dudek minutojn. La kurteno malrapide paliĝis, malaperis kaj fine fariĝis preskaŭ nevidebla pala restaĵo sur la nokta ĉielo. Tiam nur en la loko, kie okazis la “preludo” de la norda lumo, ankoraŭ restis ĝia apenaŭ rimarkebla "vosto”.

14

Tiun nokton mi vidis la nordan lumon en diversaj formoj. Kiam ĝi malaperis, miaj manoj kaj piedoj jam fariĝis sensentaj. Mi stumble revenis al la loĝejo kun la fotografilo. Batis jam la dua. Sed mi ne sentis min dormema. Unuafoje ĝuinte la tiel grandiozan nordan lumon bruantan sur la ĉielo, neniu povas ne ekscitiĝi. Mi aparte ĝojis ja pro tio, ke mi intencis kiel eble plej baldaŭ informi la aferon al miaj hejmlandaj amikoj, precipe al tiuj, kiuj kune kun mi konsultis ĉinajn historiajn materialojn pri la norda lumo. Ili certe partoprenos en mia ĝojo.

15


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.