La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


BRILAS SAĜO

Aŭtoro: Ŭang Zikun k. a.

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

Valora pelta vesto artefarita

de Ŝen Ŝjaŭmo


La aŭtoro, naskita en 1947, laboras en la Scienc-teknika Komisiono de Anhuj-provinco.


“Preni de tigro felon” estas danĝera afero. Feloj de iuj raraj bestoj estas malfacile akireblaj kaj tial multekostaj. Nun ĉinaj tekstilaj sciencistoj sukcese elfaris diversajn artajn peltojn, aldonante belegan floron al la ĝardeno de tekstilaĵoj.

Estas variaj artefaritaj peltoj, kiaj la mustelaj, lutraj, neĝmustelaj, vulpaj, leopardaj, tigraj, ursaj, kamelaj kaj ŝafidaj. Ilia aspekto estas tiel simila al tiu de la veraj, ke oni apenaŭ povas distingi inter ili. La artefarita pelto estas malpeza, mola, kolorriĉa, kontraŭŝima, tinerezista kaj malmultekosta. Ĝi estas tre ŝatata de klientoj en-kaj eksterlandaj. Ĝia apero mildigis la konflikton inter la livero kaj bezono de naturaj feloj kaj havas profundan signifon por protekti la naturon.

La artefarita pelto kun kotonaj kaj akrilaj fadenoj kiel bazo estas teksita el mallongaj akrilaj fibroj. Kial ĝi tiel similas al la natura felo? Unue, la akrilaj fibroj malpli pezaj ol la kotonaj, ŝaflanaj kaj dilonaj kaj koloro-sorbemaj povas ricevi ajnan koloron; plie, tia pelto estas tiel lanuga kaj varmkonserva preskaŭ kiel la natura ŝaffelo. Due, la teksa procedo riĉigas ĝian esprimon, por ke ĝiaj koloroj ŝanĝiĝu laŭ variado de lumradioj kaj vidanguloj. Oni variigas la proporcion de diversaj lanugoj kun malsamaj fizikaj ecoj por fari diversajn artajn felojn, imitante la verajn.

Nun Ĉinio povas produkti peltojn longlanan, kardlanan, ĵakarditan, kolore striitan kaj buklan kun pli ol 500 desegnoj de pli ol tridek specoj. Ili ne nur havas grandan debiton enlande, sed ankaŭ eksportiĝas al Usono, Japanio, Francio, Germanio, Honkongo kaj Aŭmen. Lastatempe ĉinaj tekstilaj sciencistoj sukcese aplikis novan elektronikan teknikon en ĵakardado. Regante la produktan procedon per komputilo, oni faris peltojn tigrajn kaj leopardajn tre similajn al la veraj kaj tiamaniere levis la produktadon de artefaritaj peltoj al nova nivelo.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.