La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


BRILAS SAĜO

Aŭtoro: Ŭang Zikun k. a.

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

Rivereto en la homa cerbo

de Ĉen Pu


La aŭtoro, naskita en 1946, estas kuracisto de la Dua Hospitalo de la urbo Fuĝoŭ.


Ĉirkaŭ la cerbo kaj mjelo, la ĉefstabo de la homa korpo, troviĝas rivereto, en kiu fluas cerbospina likvaĵo.

La homa cerbo ne estas masiva globo. Sub ĝia sulko-plena kortiko estas multaj malplenaj kanaloj, ĉambroj. tuboj kaj kavoj. La cerbospina likvaĵo fontas el la dekstra kaj maldekstra venirikloj de la cerbo. La likvaĵo guton post guto eliĝas el ilia reto da kapilaroj. kvazaŭ el fonto, kaj fariĝas malgranda fluo. Tra la tria cerba ventriklo, ia mez-cerba dukto kaj la kvara cerba ventriklo ĝi eniras en la kavon de la oblongata medolo, lagon en la homa cerbo. Fine ĝi forlasas la lagon, fluas malsupren laŭ la riverlito inter la piamatro kaj araknoido strikte ĉirkaŭ-tegantaj la cerbon kaj mjelon. Tial la 75-centimetra mjelo kaj 1 200- 1 500-grama cerbo troviĝas en la likvaĵo, kiu estas iom post iom sorbita de la subtilaj grajnoj sur la araknoido ĉe la krania supro kaj reiras al la sango, sia produktanto.

26

Homo havas nur 150 mililitrojn da cerbospina likvaĵo, kiu konsistigas 1,5% de la totala kvanto de la likvaĵo en la homa korpo. La cerbospina likvaĵo, neniam haltanta, renoviĝas post ĉiu 6-8-a horo. En la rivereto la fluanta senkolora travidebla likvaĵo senĉese solvas la kunportatajn sukeron, proteinon, natrian kloridon, kalcion, kalion, natrion, magnezion, kreatininon (angle: creatinine), ureon kaj kolesterolon. En la rivereto navigas ankaŭ malgrandaj ŝipoj – limfaj ĉeloj kaj leŭkocitoj. La rivereto malsekigas la plej gravan kaj plej misteran kampon en la homa korpo – la cerbon kaj mjelon. Ĝi alportas nutron al la centra nervosistemo kaj forportas la malutilaĵojn. En la momento, kiam la ĉefstabo estas surprizatakata, la rivereto tuj venigos al ĝi helptrupojn el aliaj partoj de la homa korpo. La rivereto povas per ŝanĝo de la fluo-kvanto kaj fluo-rapideco reguligi la internan premon de la kranio, por ke ĉi tiu estu en ekvilibro.

Sed la plej grava ne-anstataŭigebla funkcio de la rivereto estas mildigi, sorbi kaj disigi la eksteran skuadon kaŭzitan de la homa movado, servante kiel mola, likva kuseno, por evitigi al la centra nervosistemo ĉiajn ĝenojn kaj ebligi ĝian normalan laboradon en kvieta medio.

Batalante kontraŭ malsanoj, oni ankaŭ utiligas la rivereton. Kiam meningo aŭ mjelo malsaniĝas, tuj rimarkinde ŝanĝiĝas la cerbospina likvaĵo: ĝi fariĝas malklara aŭ ricevas sangon, aŭ la ĉeloj, proteino, sukero kaj klorido en ĝi pliiĝas aŭ reduktiĝas, aŭ ĝia premo altiĝas aŭ malaltiĝas. Ekz., la totala likvaĵo-kvanto de la rivereto ĉe homo suferanta de hidrocefalo povas atingi eĉ 5 000 mililitrojn, kelkdek-oble kiom ĉe la normala homo. Post ekzameno al cerbospina likvaĵo, akirita per spina punkcio, oni povas facile fari diagnozon. Kompreneble gutoj da cerbospina likvaĵo ne estas grava perdo kompare kun ĝia totala kvanto, ĉar ĝi povas rapide kreski. Estas tute ne necesa la maltrankvilo pri ekzameno al cerbospina likvaĵo. Krome, rezulte de senĉesa esplorado oni jam sukcesis injekti medikamenton en la cerbospinan likvaĵon por kuraci malsanojn aŭ injekti narkotaĵon por fari operaciojn.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.