La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


BRILAS SAĜO

Aŭtoro: Ŭang Zikun k. a.

©2023 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

Kuraci malsanon per balono

de Hŭang Ĉin


La autoro, naskita en 1944, laboras kiel ĉefkuracisto de la sekcio de cerba ĥirurgio de la Unua Hospitalo sub la Medicina Instituto de Ĝjangŝji-provinco.


Je mencio de balonoj oni facile rememoras la interesan longdistancan vojaĝon per balono en la aeronaŭtika historio. En 1908 Auguste Gaudron kaj aliaj du angloj ekveturis balone de Londono kaj post unu kaj duona tagoj sekure surteriĝis en Pollando. Kun sindonemo ili faris sciencan esploradon, kio vekis admiron de la posteuloj.

Hodiaŭ en meteologio balonoj ankoraŭ ludas tre gravan rolon. Radio-sondilo portata de balono povas mezuri ŝanĝiĝemajn meteojn kaj liveri fidindajn donitaĵojn por vetero-informoj. Tamen kuraci malsanon per balono ja estas novaĵo por multaj. Ĉi tie mi traktos mikrobalonojn.

Balonetoj povas ŝveligi arterion kaj reguligi sango-cirkuladon, tial oni uzas ilin en kuracado.

Se infano estas turmentata de koro-malsano pro mallarĝa pulma valvo, ĝia tro malgranda kora valvo povas malhelpi sufiĉe da sango enflui en la pulmon kaj pro tio la tro alta kaj longatempa premo interne de la koro povas kaŭzi koro-kolapson kaj eĉ morton.

Kiel malfermi la mallarĝan pulman valvon? En la pasintaj 30 jaroj oni kutime faris operacion al la koro. Tio sendube estis tre danĝera. En la lastaj jaroj oni ekuzis balonetojn. Oni enigas maldikan konduktubon kun mikrobalono en arterion de gambo de malsana infano kaj la konduktubo supren moviĝas al ties koro. Antaŭ speciala X-radia aparato oni povas observi la konduktubon en la koro, kiu puŝas la baloneton en la mallarĝan lokon de la pulma arteria valvo, kaj tiam oni enpremas likvaĵon en la baloneton por ŝveligi ĝin. La ŝveligita baloneto larĝigas la mallarĝan pulman valvon. Tri aŭ kvar ŝveligoj en kvin sekundoj ĉiufoje jam sufiĉas por malfermi la pulman valvon.

31

Krome oni uzas mikrobalonojn ankaŭ en direktita ŝtopado de misformaj angioj, t.e. elektita artefarita obstrukco.

Cerba traŭmato povas kaŭzi kuniĝon de la cerba arterio kun la cerba vejno kaj sekve formiĝas arteri-vejna fistulo. Pro tio la freŝa sango miksiĝas kun tiu en la vejno kaj tio malbone influas la funkcion de la cerbo.

Kiel obstrukci la aliformiĝintan sango-fluejon? Oni enigas konduktubon kun baloneto en la kolan arterion de malsanulo. La baloneto regata de la konduktubo supren fluas kune kun la sango. Kiam la baloneto atingas la kunfluejon de la angioj, ĝi falas de la konduktubo kaj restas tie por malhelpi la sangofluon.

Mikrobalonoj, pro sia ŝveligebleco kaj flosigebleco, estas aplikataj de kuracistoj en ilia praktiko.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero pereos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2023 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.