La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo ![]()
Materialoj por geliceanoj |
![]() BRILAS SAĜOAŭtoro: Ŭang Zikun k. a. |
©2023 Geo |
La Enhavo |
La Edukada Servo |
de Ŝjong Ŭej
La aŭtoro, naskita en 1948, estas sekciestro de la Luŝan-a Fabriko de Smirgaj Radoj en la urbo ĉiŭ- ĝjang, Ĝjangŝji-Drovinco.
La kompozicio “La Luno super Fonto” per sia perfekta muzika ritmo vibrigas la kordojn de la homa koro. La ĉinstila pentraĵo “Longa Jangzi-rivero” per siaj natura aspekto kaj belaj koloroj kaj strekoj estigas harmonian ritmon kaj vekas pasion ĉe la rigardantoj.
La kreiĝo de la scienca belo havas du sencojn: unue, ekspluati, kaj due, fari la ercojn brilanta oro. En la scienca historio la multe diskutataj kriterioj de estetiko estas simpleco, profundeco, unueco, harmonio, eterneco kaj simetrio.
Centoj da senordaj nombroj certe ne interesas vin, sed la matematika formulo T2 = D3, kreita de la germana astronomo Johannes Kepler, ĝojigas vin. Se oni postulas, ke vi trovu la sumon de la sinsekvaj nombroj de 1 ĝis 100 per paŝo-post-paŝa adicio, vi certe sentas la operacion komplika kaj seka, sed utiligante la matematikan resumadon kaj logikan rezonadon, vi povas rapide trovi la rezulton.
La simpla kaj rafinita leĝo eltirita el komplikaj aferoj ne nur kredigas vin, ke en simpleco latentas profundeco, sed ankaŭ donas al vi senfinan ĝojon. Observi moviĝon de la astroj per teleskopo kaj esplori malgrandegajn estaĵojn per mikroskopo signifas serĉi kaj eltrovi simplajn, sed profundsignifajn verojn, do, signifas krei belon.
Sciencistoj prezentis la naturan belecon de la spaco per unueco kaj harmonio. Laŭ la teoria sistemo de Koperniko, “en la kosmo estas mirinda simetrio, kaj la longeco de orbitoj harmonie rilatas al la movoj de planedoj”. Kaj la verko de Johannes Kepler pri la tria leĝo de la planeda movado estas titolita “Harmonio de la Kosmo”. En 1872 la rusa kemiisto D. I. Mendeleev laŭ la estetika vidpunkto vicigis la konatajn kemiajn elementojn, de kio li malkovris ilian periodan leĝon. Li ne nur antaŭvidis novajn nekonatajn elementojn, sed pli grave malkaŝis la unuecon, regulecon kaj harmonion de la materia mondo. E1 tiu sistema strukturo oni kvazaŭ ĝuus ebriigan nektaron.
Estas bone konate, ke Galilejo trovis, ke la akcelo de la libere falanta korpo estas konstanta – 9,8 m/s2. Estas konstanta ankaŭ la denseco de ĉiuj elementoj. Tiuj konstantoj en fiziko kaj kemio estas plena reflekto de la leĝo de konservo kaj donas al la homoj kontentigan ĝuon. Iuj opinias, ke simetrio estas unu el la gravaj montriĝoj de la matematika belo. Tio estas vera. En ekvacioj, geometriaj figuroj, aksoj, spegulaj bildoj ktp, preskaŭ ĉie videblas simetrio.
La belo de scienco kuŝas en vereco kaj estas senlime ĉarma.
![]() |
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2023 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.