La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


BRILAS SAĜO

Aŭtoro: Ŭang Zikun k. a.

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

Neniigu la mikrofilariojn

de Hŭang Ŝuze


La aŭtoro estas konsilisto de la Sanprotekta Ministerio de la Ĉina Popola Respubliko.


En iuj lokoj estas malsanuloj de elefantiazo kun unu aŭ du kruroj ŝveliĝintaj kiel tiuj de elefanto. Elefantiazo ekzistas delonge, tamen nur en la dua duono de la 19-a jc. oni konstatis, ke ĝin estigas filarioj. Filarioj povas kaŭzi ankaŭ ĉil-urinon. La malsanuloj ellasas laktoblankan urinon. Sed plejparto de la filariozuloj tute aŭ preskaŭ ne havas simptomojn, kio malfaciligas la preventadon kaj kuracadon de la malsano. Por konstati la nombron de malsanuloj, oni devas fari ĝeneralan ekzamenadon per fidinda metodo de diagnozo.

25

Junaj filarioj parazitas en la korpo de moskitoj. Ili unue kreskas en ilia brusto, post kelkaj tagoj iras al ilia malsupra lipo kaj penetras en la homan korpon kiam la moskitoj pikas homojn. Post kelkaj monatoj, maksimume post unu jaro, ili maturiĝas en limfaj angioj kaj limfonodoj de homo. Post seksumo la filariinoj naskas idojn, t.e. mikrofilariojn, kiuj eniĝas en la korpon de moskitoj, kiam la lastaj pikas homon. Tio ripetiĝas generacion post generacio. Elefantiazo kaj ĉil-urino ambaŭ kaŭziĝas de ŝtopiĝo aŭ difektiĝo de limfaj vazoj.

Matura filario estas 30-100 milimetrojn longa, dum mikrofilario longas nur kelkcentone kiel la matura. Por konstati la ekziston de mikrofilarioj en la korpo de homo, oni devas ĉerpi iom da sango el ties orelo kaj observi ĝin per mikroskopo. Oni povas diri, ke kapti mikrofilariojn estas grava rimedo por preventi kaj kuraci filariozon. Sed mikrofilarioj tage sin kaŝas en la sangaj angioj de la homaj pulmoj kaj vespere vagas en la sango de la homa haŭto. Medicinistoj devas fari ĝeneralan ekzamenadon vespere, ĉar nur tiam mikrofilarioj povas aperi en la sango de la homa haŭto kaj esti englutitaj de moskitoj. Jen la vivmaniero de filarioj.

Hetrazano (Hetrazan) estas efika kuracilo kontraŭ filariozo. Ĝi havas mirindan povon mortigi mikrofilariojn. ĉu la filariozuloj, kiuj ne havas malsanajn simptomojn, povas lasi sin ne kuraciĝi? Ne! Ĉiu kun mikrofilarioj en la korpo estas infekta fonto. Sen efika kuraco de ĉiuj filariozuloj oni ne povas komplete bridi la disvastiĝon de filariozo. En lokoj, kie troviĝas multaj filariozuloj, oni povas miksi hetrazanon kun salo kaj per tia miksaĵo manĝigi ĉiun loĝanton, kaj samtempe oni ne devas forgesi ekstermi moskitojn.

Estas multe da specoj de parazitaj filarioj. En Ĉinio troviĝas nur du specoj: Bankroftaj filarioj (Wuchereria bancrofti) kaj malajaj filarioj (Brugia malayi). La unuaj estas disvastigataj ĉefe de palaj kuloj (Culex pipiens pallens) kaj lacigaj kuloj (Culex fatigans) kaj la lastaj ĉefe de ĉinaj anofeloj (Anopheles sinensis) kaj lesteraj anofeloj (Anopheles lesteri anthropophagus). Filariozo estas epidemia en multaj lokoj de la mondo. Ĝi komunikiĝas en 15 provincoj, municipoj kaj aŭtonomaj regionoj en centra kaj suda Ĉinio. Dank’ al efika prevento kaj kuracado ĝi jam multe reduktiĝis. Oni povas antaŭvidi, ke ĝi estos preskaŭ komplete neniigita en la proksima estonteco.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.