La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


BRILAS SAĜO

Aŭtoro: Ŭang Zikun k. a.

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

“Biologia misilo”

de Bing Zi


Pseudonimo de Gŭang Cajloŭ, kiu, naskita en 1937, estas ĉefkuracisto de la Unua Popola Hospitalo de Ŝanghajo.


En la mondo estas diversaj fenomenoj. Unuflanke Sovetunio kaj Usono konkure dispozicias meza-distancajn misilojn en Eŭropo kaj aliaj lokoj, kaj aliflanke, sciencistoj de iuj landoj energie laboras por fari “biologiajn misilojn” por savi la vivon de milionoj da kanceruloj. Ambaŭ specoj de “misiloj” estas sciencaj inventaĵoj, sed iliaj celoj estas diametre malsamaj.

La scienca nomo de “biologia misilo” estas monoklona antikorpo. Ĝia nomo estas iom fremda, ĉar ĝi estas stelo ĵus debutinta sur la medicina scenejo. Post dekoj da jaroj ĝi estos vaste konata kiel antibiotiko kaj X-radia ekzameno.

Unu ĉelo post sinsekvaj duiĝoj fariĝas grupo. Tio estas nomata klono aŭ senseksa ĉelaro. Ĝi tre similas al telekondukata misilo. Enkorpiĝinte, ĝi sin direktas rekte al sia celo – kanceraj ĉeloj. Simile al vera misilo, ankaŭ ĝi povas kunporti “nukleajn armilojn”, t.e. radio-aktivan izotopon sufiĉe fortan por mortigi kancerajn ĉelojn, por “bombardi” la kancero-genajn punktojn. Oni eĉ almetas ricinan venenon aŭ kontraŭ-kanceran medikamenton al la monoklona antikorpo. kiu sin pafas rekte al la kanceraj ĉeloj kaj ilin mortigas.

35

Kial la monoklona antikorpo havas tiel mirindan forton? La moderna imunologio opinias, ke ĉiu antikorpo estas estigita de unu speco de limfa klono B. En la homa korpo ekzistas cent milionoj da specoj de malsamaj limfaj ĉeloj B, kiuj povas estigi cent milionojn da specoj de antikorpoj! Pro tio sciencistoj faras ĉion eblan por kulturi diversspecajn kancerajn ĉelojn taŭgajn al malsamaj homoj. Tio estas tre malfacila. Se oni inokulas kancerajn ĉelojn al muso, por ke ĝi ricevu kanceron, do en ĝia korpo estiĝas antikorpo de limfaj ĉeloj B batalanta speciale kontraŭ tiu kancero. Poste oni elprenas tiajn limfajn ĉelojn por multigi ilin ekster la korpo kaj fine akiras antikorpon batalantan speciale kontraŭ tiuspeca kancero. Sed malfaciloj tuj sekvas. La limfaj ĉeloj B vivas tre mallonge ekster la korpo. Oni do lerte hibridigis ilin kun ĉeloj en medola kancero, kiuj povas senlime reproduktiĝi ekster-korpe, kaj fine ricevis hibridan kanceron, kiu povas eterne reproduktiĝi kaj estigi antikorpon de limfaj celoj B. Oni injektis en la abdomenon de muso la hibridan kanceron, kiu estigis aron kaj aron da biologiaj misiloj” – monoklona antikorpo – senĉese transportataj al la kontraŭ-kancera fronto por batali kontraŭ la kanceraj ĉeloj.

Antaŭ nelonge Ĉinio sukcese elfaris sian unuan “biologian misilon”, monoklonan antikorpon kontraŭ stomaka kancero. Kvankam la eksperimento estas ankoraŭ en la komenca periodo, tamen aŭroras jam la venko super kancero. La monoklona antikorpo brilas kiel la unua matena-stelo. Kun ĝojo ni atendas la naskiĝon de pli da novaj “biologiaj misiloj”.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.