La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


BRILAS SAĜO

Aŭtoro: Ŭang Zikun k. a.

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

Du parencoj de natura scienco

de Liŭ Ŝaŭjing


La aŭtoro, naskita en 1950, estas redaktoro de «Ĵurnalo de la Popola Mararmeo».


Oni ĉiam asocias sciencon kun malfacile kompreneblaj tezoj, precizaj instrumentoj, kompleksa kalkulado... sed malofte asocias ĝin kun ĝiaj du parencoj – filozofio kaj literaturo.

Gravaj eltrovoj en la naturscienca kampo riĉigas kaj disvolvas filozofion. Kaj studo de natura scienco bezonas gvidon de certa filozofia penso.

La fama sciencisto Neŭtono ja servas al ni kiel klara spegulo. Kvankam li difinis la leĝon de la universala altirforto kaj per tio faris elstaran kontribuon al la disvolviĝo de la natura scienco, tamen li estis blinda en filozofio. Li ne povis trovi la kaŭzon de la suna kaj planeda movado, malgraŭ ke li multe esploris. Li eĉ prezentis la absurdan teorion, ke “dio estas la unua movforto”, kaj regresis al ideismo.

La historio de la evoluo de scienco pruvis, ke multaj modernaj sciencaj problemoj ne povas esti solvitaj sole per eksperimentoj, sed nepre necesas imagado gvidata de dialektika materiismo. Bonajn ekzemplojn donis Ejnstejn, kiu difinis relativismon, Sakata Shooichi, kiu studis pri fundamentaj partikloj, kaj Li Sigŭang, kiu difinis la geologian mekanikon por la petrola industrio de Ĉinio.

Ankaŭ literaturo ne estas escepto. Scienco serĉas veron en naturaj scioj, kaj literaturo – ĉefe en homaj sentoj. Ilia fina celo estas sama. Ni rigardu la historion de la evoluo de literaturo. Unu el la kialoj, ke famaj belaj verkoj ne velkis dum miloj da jaroj, ja kuŝas en tio, ke ili vere spegulas la realon objektive kaj science.

En Libro de Poezio, la unua poemo-kolekto de Ĉinio, troviĝas granda kvanto da poemoj, kiuj prikantas diversajn florojn, herbojn, arbojn, birdojn kaj bestojn kaj bone priskribas tertremon, sunan kaj lunan eklipsojn. Ili estas sukcesoj akiritaj de laboruloj en ilia atenta observado kaj esplorado de la naturo kaj havas grandan valoron ne nur literaturan sed ankaŭ sciencan.

Literaturaj verkoj eble ĝermigas sciencajn eltrovojn, kio jam vekis la atenton de literaturistoj kaj sciencistoj de diversaj dinastioj. Ŝen Kŭo, sciencisto de Song-dinastio, tre interesiĝis pri la versoj “Aprile la floroj forvelkis jam en la kamparo, persika arbaro ekfloras ja en la montaro” el la poemo «Persikfloroj en la Templo Dalin» verkita ds Baj Ĝjuji. Li observis profunde en montaro kaj fine konkludis, ke la malalta temperaturo kaj la granda alteco de la montoj malfruigis la floradon de plantoj. La kreinto de fenologio de Ĉinio ĉu Keĝen en sia artikolo “Klimato de Ĉinio en 5 000 jaroj” citis multajn antikvajn poemojn kaj aliajn eltiraĵojn, kio ne nur konvinkigis la artikolon, sed ankaŭ faris ĝin verva kaj riĉa je poezieco.

Ĝenerale elstaraj sciencistoj havas altan literaturan nivelon. Ŝju Ŝjake, geografo de Ming-dinastio, postlasis al ni la sciencan verkon Vojaĝnotoj de Ŝju Ŝjake kiel poemojn en prozo. Nobelo, inventinto de dinamito, publikigis sian poemaron Fratoj kaj novelon En Luma Afriko. ĉinaj matematikistoj Hŭa Lŭogeng kaj Su Buĉing ofte refreŝigis sian cerbon en la literatura regno.

Scienco, filozofio kaj literaturo formis nedisigeblan tuton. Kun tempopaso la triopo fariĝos pli kompakta.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.