La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


BRILAS SAĜO

Aŭtoro: Ŭang Zikun k. a.

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

Ĉu vitro, spegulo aŭ muro?

de Si Ĵen


Pseŭdonimo de Ĝu Ĵenji, kiu, naskita en 1933, estas inĝeniero de la Ŝanhaja Konstruo-projekta Instituto.


En Pekino estas turisma konstruaĵo de nova tipo – la hotelo Granda Muro. Rigardate de malproksime, la 22-etaĝa domego similas gigantan spegulon starantan en la nordorienta parto de la ĉefurbo. Proksimiĝinte al ĝi, mi trovis, ke la malsupra parto de ĝia muro klare spegulas la apudajn konstruaĵojn kaj stratojn, dum la supra parto ŝajnas unuiĝi kun la nuba ĉielo, kaj tiel kreiĝis giganta bildo pompa, mirinda kaj variema. Mi sentis min kvazaŭ en fabela mondo. Ĉu la bildon prezentas vitro, spegulo aŭ muro? Kiam mi eniris en la domegon, la bildo nerimarkite malaperis, kaj anstataŭe prezentiĝis alia vidaĵo: Tra la travidebla muro la interna dekoracio kunfandiĝis kun la ekstera pejzaĝo. En tia medio oni vole nevole admiras. Kio kaŭzis la eksterordinaran fenomenon? La ekstera muraro tute el spegula vitro.

La spegula vitro estas malsama ol la ordinara spegulo. La diferenco estas, ke ĉe la antaŭa, la metala tavolo sur la surfaco estas ekstreme maldika, tiel ke la flanko fronte al la lumo povas funkcii kiel spegulo kaj la flanko dorse al la lumo estas travidebla kiel vitro. Tial, antaŭ la vitra muro oni povas vidi vastan bildon en spegulo anstataŭ la internon de la domego. La muro estas netravidebla. Sed tuj kiam oni iras internen, la muro malaperas el la vido. En nokto la fenomenoj inversiĝas. En la hela domo la ekstera vidaĵo estas nevidebla, kaj oni sentas sekurecon. Sed rigardante internen de ekstere, oni povas klare vidi la framon de la domo kaj la aktivadon ene. Tia muro plej taŭgas por magazenoj kaj publikaj amuzejoj, kaj rilate alispecajn konstruaĵojn, oni povas uzi kurtenojn aŭ moveblajn ĵaluzojn kiam necesas.

La spegula vitro alinomiĝas varmo-reflekta vitro. Dum la produktado kolora metalmembrano estas formita sur unu flanko de la vitro per varmo-traktado, vakuo-precipitado aŭ kemia metodo, tiel ke la vitro kiel spegulo havas la kapablon reflekti la enĵetitajn radiojn. La muro interne kun aertavolo, konsistanta el tia spegula vitro kaj vitro ordinara, havas varmo-konservan kapablon pli grandan ol la brika muro ambaŭflanke stukita. Tial la spegula vitro tuj fariĝis novtipa muro-konstrua materialo kun praktika valoro. Kaj krome ĝi havas ankaŭ aliajn avantaĝojn: Ĝi povas redukti la pezon de la domo kaj mallongigi la konstruan periodon pro tio, ke oni povas munti per pretaj pecoj.

53


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.