La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


BRILAS SAĜO

Aŭtoro: Ŭang Zikun k. a.

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

Averto de Venuso

de Bjan Depej


La aŭtoro estas ĉefredaktoro de "Astronomia Amatoro", Pekino.


Venuson ĉirkaŭas densa atmosfero, kies ĉefa elemento estas karbona dioksido konsistiganta ĉ. 97 %. La ceteraj 3 % estas nitrogeno kaj malgranda kvanto da sulfura dioksido, vaporo k.a. La atmosfero povas for-reflekti tri kvaronojn da ricevitaj sunradioj, lasante nur malmultajn sunradiojn atingi la surfacon de la planedo tra nuboj. Tie la sunradioj estas sorbitaj de la surfaco de Venuso kaj transformiĝas en transruĝajn radiojn kun kompare longa ondolongo. Tiam la karbona dioksido kaj sulfura dioksido sorbas preskaŭ ĉiujn varmajn radiojn venintajn de la surfaco, malhelpante ilin kuri al la kosmo. En la longa procezo la surfaco de Venuso fariĝas ĉiam pli varma, tro varma, ke la vivo ne povu daŭri. Jen la tiel nomata “forceja efiko”.

La planedo-esplora aparato, kiu sukcesis milde survenusiĝi, sciigis al ni, ke tie la temperaturo atingas 480° – 490°C kaj ne estas granda la temperatura diferenco inter la ekvatoro kaj la polusoj.

Venuso kaj la tero entenas preskaŭ egalan kvanton da karbona dioksido. La diferenco estas nur en tio, ke la karbona dioksido de Venuso ekzistas preskaŭ tute en la atmosfero, sed tiu de la tero, krom ĉ. 0,05% en la atmosfero, ĉefe en la kalkŝtonoj kaj aliaj karbonataj rokoj.

Laŭdire, pro bruligado de karbo kaj nafto la kvanto de karbona dioksido en la atmosfero de la tero povas senĉese kreski, kio serioze avertis nin. Pro la forceja;efiko la multiĝo de karbona dioksido povas altigi la temperaturon de la tersurfaco, kio povas rapidigi la ellason de karbona dioksido el rokoj, tiel kreskigante plu la kvanton de karbona dioksido en la atmosfero. Laŭ longatempa vidpunkto tio estas danĝera maligna cirkulado ĉiam pli serioza.

La forceja efiko de Venuso povas servi al ni kiel utila averto. Ĝi admonas nin, ke ni frue faru esploron kaj apliku efikajn kontraŭrimedojn.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.