La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


BRILAS SAĜO

Aŭtoro: Ŭang Zikun k. a.

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

“Karboj” en kvin aliaj koloroj

de Ĉang Luzeng


La aŭtoro, naskita en 1946, estas teknikisto de la Ĉengĝoŭ-a Dua Fabriko de Dizeloj.


Helena mito diras, ke Prometeo ŝtelis fajron por ĝin donaci al la homaro, tiel ke la homaro ekhavis lumon kaj varmon. Estas vere, ke progresas la homaro dank’ al la uzo de fajro. Dum miloj kaj miloj da jaroj niaj prapatroj boris lignon kaj batis silikon por akiri fajron, kaj poste uzis karbon, oleon kaj gason kiel brulaĵojn. Tio akcelis la disvolviĝon de la produktado.

Tamen estas limigita la rezervo-kvanto de la mineralaj brulaĵoj de la tero. La konata rezervo de ĝia karbo – tiel nomata “Nigra Oro kaj Nigra Jado” – povas esti uzata nur por 30-190 jaroj, kaj la potenciala rezervo-kvanto nur por 150-250 jaroj. Do, dum la limigitaj jaroj la homaro forkonsumos la abundajn subterajn fosilio-brulaĵojn, formitajn tra milionoj kaj milionoj da jaroj. ĉu tiam estingiĝos la fajro? Ne maltrankviliĝu pri tio, ĉar la “karbo” ruĝa, verda, blua, blanka kaj ora anstataŭos la nigran karbon, la veran karbon, por kontentigi la senfinan postulon de la homaro pri energio.

La “ruĝa karbo” aludas vulkanenergion. Kiam eksplodas vulkano, granda kvanto da ruĝaj fluidaj magmoj elŝprucas el ĝi, montrante la grandan energion interne de la tero. La centro de la tero estas plenplena de varmega magmo kun temperaturo de 4 300°C, kies varmo-kvanto atingas 3 x 102 7 kilokaloriojn. Ĉiujare la kiomo de la termo-energio komunikita de la centro de la tero al ĝia surfaco egalas cent miliardojn da bareloj da petrolo. Kaj la ekspluatebla varmo-energio tri kilometrojn sub la tero egalas kelkmil miliardojn da tunoj da karbo.

La “verda karbo” estas marenergio. La marsurfaco, kiu konsistigas 71,8% de la surfaco de la terglobo, similas al giganta akceptilo de sunenergio. La energio enhavata de temperatura diferenco de la marakvo havas 40 000 miliardojn da kilovattoj. Sciencistoj diris, ke la forto de marondo de ĉiu kvadrata metro atingas 20-30 tunojn, kaj la ĉiusekunda ondomovo sur marsurfaco de unu kvadrata kilometro produktas ducent mil kilovatojn da energio. La rezervo-kvanto de la energiaj riĉfontoj en la tajdoj de la mondo atingas tri miliardojn da kilovattoj. Estas vere, ke ruliĝas senĉese kaj impete la fortaj marondoj, kiuj post nelonge donos al la homaro grandan kvanton da elektro.

Vento, nomata “blua karbo”, estas antikva energio-fonto plej facile utiligebla. La turo produktanta elektron per vento en Norda Karolino de Usono, 43 metrojn alta, estas la plej granda en la mondo. Ĝi produktas povon de du mil kilovattoj, kiam vento-rapideco atingas 11,2 metrojn en sekundo. Kaj en la fino de la kuranta jarcento granda vento-energia turbino-sistemo povos esti komparata kun termo-elektrejo, kiu prenas karbon kiel brulaĵon.

Akvo-energio estas “blanka karbo”, kiu produktas elektron konsistigantan 24% de la totala produkto-kvanto de elektro de la mondo. Ĝi estas la plej vaste utiligata speco el la regenereblaj energioj. Sennombraj hidro-elektrejoj kiel perloj brilas sur la riveroj tra la mondo. Ĉinio havas tre abundajn akvo-energiajn riĉfontojn kun totala rezervo-kvanto de 680 milionoj da kilovattoj kaj per tio okupas la unuan lokon en la mondo. 55% el ili povas esti ekspluatataj, kun jara produkto-kvanto de elektro de 1 900 miliardoj da kilovathoroj.

Estas plej ĝuste nomi sunenergion “ora karbo”. 3,73 × 1023 kilovatojn povas atingi la totala radia povo de la sunenergio naskita de la fuzia reakcio de hidrogeno ŝanĝata en heliumon, t.e. la varmo radianta al la ĉirkaŭa spaco en sekundo egalas tiun produktitan per brulado de 13 000 000 miliardoj da tunoj da norma karbo. Kvankam la sunenergio ricevita de la tero konsistigas nur du miliardonojn de la totala radia energio de la suno, tamen tiom da lumo kaj varmo jam faras nian teron vivoplena. La sunenergio ricevita de la tero en sekundo egalas al 8 miliardoj da kilovattoj da elektro, kelkmilionoble kiom la totala produkto-kvanto de elektro en la mondo.

Por akiri pli multe da sunenergio, oni intencas konstrui en la kosmo sunenergiajn elektrejojn, el kiuj ĉiu povos liveri elektron sufiĉan por unu moderna urbo. Se realiĝos la “regata fotosintezo”, do la energio por la homaj fiziologia kaj produkta bezonoj povos esti industrie produktata. Kia bela perspektivo!

En la estonteco de la disvolviĝo de la homa socio pli bele brilos la karboj en kvin aliaj koloroj.

51


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.