La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


BRILAS SAĜO

Aŭtoro: Ŭang Zikun k. a.

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

Aspiro al flugado

de Ŝi Ĉaŭli


La aŭtoro, naskita en 1921, estas profesoro de la Pekina Aviad-instituto kaj kumula esploristo pri naturscienca historio de la Ĉina Akademio de Sciencoj.


La homoj delonge aspiris al la ĉielo. En la pratempo, kiam la homoj sin vivtenis per ĉasado kaj fiŝado, ili enviis aglojn, kiuj kun etenditaj flugiloj povas transflugi montojn kaj kampojn kaj kapti leporojn, musojn, korvojn kaj paserojn. Sed tiam la produkta forto estis mizera kaj la flugado de homo restis nur revo. Tial en la homa mondo cirkulas belaj mitoj pri flugado. Ekz., Ljezi veturis per vento, belulino Ĉang’e, preninte senmortigan medikamenton, flugis al la luno kaj feoj vojaĝis tra la mondo rajdante sur flugantaj drakoj kaj feniksoj.

La aspiro al la ĉielo vekis ardan pasion ĉe antikvaj ĉinaj poetoj. Ĉju Jŭan (340 a.K. – 278 a.K.), Li Baj (701 p.K. – 762 p.K.), Du Fu (712 p.K. – 770 p.K.) kaj aliaj grandaj poetoj verkis versaĵojn pri la homa aspiro al flugado.

Tamen nenia mito kaj legendo nek poemo povas levi la homon al la ĉielo. Tial la homaro komencis esplori flugadon per siaj propraj manoj kaj cerbo.

Jam antaŭ ĉ. 2 003 jaroj estis homo, kiu provizis sian korpon per birdaj plumoj por provi flugi. En la 15-a jc. iu eŭropano faris flugilojn el kokaj plumoj kaj ligis ilin kun sia korpo. Li saltis de sur kastelo, dezirante flugi al la ĉielo, sed li rompis al si la gambojn. Li plendis, ke kokoj estas kortobirdoj, kaj pensis, ke se li havus flugilojn el aglaj plumoj, li certe sukcesus flugi.

La pluraj eksperimentoj pruvis, ke neniam sukcesos la homa flugado, se oni blinde imitas la birdojn.

Kiel oni povas sukcesi? Oni inspiriĝis el la leviĝanta fumo. La fama ĉina poeto Ŭang Ŭej (701 p.K. – 761 p.K.) verkis kiel jene:

Ascendas fum-kolono sur dezerto vasta,
Descendas ronda suno sur Rivero Flava.

La varma fumo estas pli maldensa kaj malpeza ol la malvarma aero ĉirkaŭe, tial ĝi povas rekte leviĝi al la ĉielo. La antikvaj ĉinoj komprenis tion en la praktiko. Legendo diras, ke antaŭ ĉ. mil jaroj Ŝen Ĉjinjang faris supren flugan rezinan lanternon por signalado en milito. Tia lanterno ekzistas eĉ hodiaŭ.

Antaŭ 200 jaroj termo-balono levis homojn al la ĉielo. En 1783 du francaj fratoj, paperfaristoj, estis inspiritaj de leviĝantaj fumo kaj fajreroj el fumtubo kaj faris termo-balonon. La 15-an de oktobro tiujare iu franco, ligita al termo-balono per ŝnuro, leviĝis ĝis alteco de 26 metroj. La 21-an de novembro li kaj alia aeronaŭto veturis per termo-balono 12 kilometrojn en Parizo en 25 minutoj je alteco de 1 000 metroj. Tio estis la unuafoja flugado de la homaro per memfarita veturilo.

La veturado per termo-balono malfermis la ĉielan pordon kaj markis la komencon de la realiĝo de la antikva revo pri la homa flugado. Tamen tia veturilo ne estis perfekta. Kaj pli perfekta estas la aeroplano kun fiksitaj aloj. La prapatro de la aeroplano estas kajto, kio tamen apartenas al alia rakonto.

05


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.