La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


BRILAS SAĜO

Aŭtoro: Ŭang Zikun k. a.

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

Ventomonstro en malalta ĉielo

de Ŭang Feng’an


La aŭtoro, naskita en 1944, estas instruisto de la Meterologia Laborista-Oficista Universitato de Ljaŭning-provinco.


Foje okazis, ke aviadilo “Ĉielreĝo 200” subite renkontis malaltan vento-tranĉon post sia leviĝo, implikiĝis en malsupren-kuranta aero-fluo, perdis memregadon kaj falis surteren.

Kio do estas “malalta vento-tranĉo”?

“Vento-tranĉo” temas pri rimarkinda diferenco de direktoj kaj rapidecoj inter du najbaraj (supra kaj malsupra aŭ dekstra kaj maldekstra) aero-fluoj. Ĝi similas al tio, ke oni frotas objekton per la du manoj. Ekz., se oni metas fontoplumon inter la du manojn kiuj sin ne movas, do ankaŭ la plumo restas senmova; se la du manoj faras movadon en kontraŭaj direktoj, ankaŭ la plumo turniĝas kune kun ili; se rapide moviĝas la manoj, rapide turniĝas ankaŭ la plumo. Same, ju pli granda estas la diferenco de rapideco inter du najbaraj aero-fluoj, des pli forta estas la vento-tranĉo. Kiam aviadilo enflugas en vento-tranĉan regionon, ĝi suferas skuiĝon aŭ perdas memregadon, kaj tio povas kaŭzi danĝeron. Iuj nomas tian fenomenon “vento-monstro” en malalta ĉielo.

“Malalta vento-tranĉo” okazas kutime en la aero kun maksimuma alteco de 600 metroj. Tia vento-tranĉo ofte grave minacas aviadilon, kiu ekflugas aŭ surteriĝas. Laŭ la notoj de rilataj materialoj, frumatene de la 24-a de junio 1975, en la internacia flughaveno Kennedy, Usono, iu surteriĝanta pasaĝera aviadilo eksplodis influite de malalta vejnotranĉo.

Ankaŭ en alta ĉielo ekzistas vento-tranĉo, kiu same influas aviadilon en flugado. En alta ĉielo super la mezvarma terzono ofte ekzistas altrapida aero-fluo kelkcent kilometrojn larĝa kaj kelkmil kilometrojn longa. ĉirkaŭ la aero-fluo ofte estas forta vento-tranĉo. Implikiĝinte en forta vejnotranĉo, aviadilo fortege skuiĝas. En 1957 iu sovetunia pasaĝera aviadilo Tu-104 renkontis tian fortan vejnotranĉo dum flugado, ke fortega skuado diserigis ĝin kaj ĉiuj en la aviadilo mortis.

La fenomeno de vento-tranĉo ĉiam pli vekas la atenton de homoj. Krom plibonigi prognozon pri tia fenomeno, multaj landoj ankaŭ ekipis flughavenojn aŭ aviadilojn per alarma sistemo, por ke la aviadistoj adoptu urĝajn rimedojn eventuale.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.