La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


BRILAS SAĜO

Aŭtoro: Ŭang Zikun k. a.

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

Ĉu la luno estas la edzino, fratino aŭ filino de la tero?

de Bjan Julin


La aŭtoro, naskita en 1943, estas asista esploristo de la Pekina Observatorio sub la Ĉina Akademio de Sciencoj.


En la Aŭtunmeza Festo, kiam mia amiko kaj mi ĝuis la lunon, subite li demandis: “En kiu jaro la luno naskiĝis? De kie ĝi venis?”

En astronomio tio estas demando pri “la origino de la luno”. Kvankam ĝis nun ĝi ankoraŭ ne estis solvita, tamen astronomoj faris logikan konjekton pri la statuso de la luno surbaze de amaso da faktoj de astronomia observado. Generale ekzistas tri eblecoj, t.e., se la luno ne estas la edzino de la tero, do ĝi estas ĝia fratino aŭ filino.

Rigardu, la meznombra denseco de la luno estas 3,34 gramoj en ĉiu kubcentimetro, nur tri kvinonoj de tiu de la tero, kaj plie iliaj kemiaj konsistoj estas malsamaj. La kaŭzo eble estas, ke kiam la suna sistemo eliris el granda nebulo antaŭ 4,6 miliardoj da jaroj, la luno kaj la tero, formitaj el malsamaj substancoj, estis malproksimaj unu de la alia. Aliflanke la meznombra denseco de la luno estas tre proksima al tiu de astsroidoj kaj eĉ aerolitoj. Tial, eble la luno origine estis malgranda planedo kaj, kiam ĝi proksimiĝis al la tero, rondirante ĉirkaŭ la suno. kaj estis influita de la altirforto de la tero, fariĝis ties satelito. Tiu teorio estas nomata “teorio de kaptado’’. Se ĉio ĉi estis vera, ĉu ni ne devas rigardi la teron kaj la lunon kiel hazarde renkontiĝintajn geedzojn?

Sed la diametro de la tero estas nur 3,7-oble kiom tiu de la luno. La diferenco ne estas granda. Krome la ĝis nun konataj malgrandaj planedoj senescepte estas multe pli malgrandaj ol la luno, tial vere ne estis facile por la tero, kiu mem ne estas tre granda planedo, kapti tiel grandan planedon kiel la luno. Sekve iuj astronomoj opinias, ke ĉe la ekapero de la suna sistemo la tero kaj la luno formiĝis pro kondensiĝo de sama polva nebulozo. Ili diferencas en meznombra denseco kaj kemia konsisto pro tio, ke la metalaj elementoj en la primitiva nebulozo jam kondensiĝis en masojn antaŭ la formiĝo de la planedoj. Ĉe sia formiĝo la tero havis mason da fero kiel sian kernon kaj altiris al sia eksteraĵo ŝtonan substancon kun malpli granda denseco. La luno formiĝis iom pli malfrue ol la tero, el la restaj amasiĝintaj nemetalaj substancoj ĉirkaŭ la tero, kaj pro tio ĝia denseco estis malgranda. Tiu teorio estas nomata “samfonta teorio”. Ĉu la luno ne estas fratino de la tero laŭ tiu teorio?

La lasta konjekto estas pli drama: La tero kaj la luno origine estis unu tuto en la frua tempo post la formiĝo de la suna sistemo antaŭ pli ol 4 miliardoj da jaroj. Tiam la tero troviĝis en varmega fandiĝa stato kaj rotaciis rapide. Kun paso de tempo granda peco da materio elflugis el la ekvatora regiono kaj tiel ekaperis la luno kaj sur la tero formiĝis Pacifiko. Vidu, ĉu la luno ne fariĝis filino de la tero? Tiu teorio tamen alfrontas multajn malfacilajn demandojn. Ekz., venas konsekvenca rezono, ke la situo de la luno devas esti super la ekvatoro de la tero, sed fakte ne. Nun malmultiĝas aprobantoj de tiu teorio.

Kiu efektive vi estas, aminda luno? Malgraŭ ke vi estas mistera, fine venos la tago, kiam la homaro malkovros vian misteron kaj klare elmontros vian veran vizaĝon.

56


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.