La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


BRILAS SAĜO

Aŭtoro: Ŭang Zikun k. a.

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

Miljaraj bronzaj glavoj sen verdigro

de An Ju


Pseŭdonimo de Li Gŭan, kiu, naskida en 1950, estas redaktoro de la gazeto "Higieno" en Ŝenŝji-provinco.


Paŝante en la mondfama muzeo de terakotaj figuroj de Ĉin-dinastio, ĉiuj spektantoj admiras la imponan formacion de argilaj batalistoj kaj ĉevaloj. Tamen por mi pli admirindaj ekspoziciaĵoj estas la bronzaj glavoj. Ili, naŭdek centimetrojn longaj, estis elterigitaj en 1974 kune kun la argilaj batalistoj kaj ĉevaloj. Post kuŝado sub la malluma humida tero dum pli ol du mil jaroj, la glavoj restas brilantaj. Kiel oni povus ilin ne admiregi kaj laŭdegi!

52

Nur pripensu: eĉ en la nuntempo kun disvolviĝinta scienco aero povas oksidi ŝtalon kaj feron, vento kaj pluvo povas erozii kaj rompi ŝtonan ponton, longa erodado povas ruinigi grandajn aeroplanon kaj oceanŝipon... Kiel do la miljaraj glavoj povas rezisti al verdigro kaj resti arĝente brilaj?

Post esplorado sciencistoj malkovris, ke estas la tekniko de metala pasivigo, kiu protektis la bronzajn glavojn kontraŭ verdigro dum jarmiloj, tiel ke ili povas resti akraj kiel origine.

Inter la nuntempaj teknikoj imunigi metalon kontraŭ korodo troviĝas unu nova, nome pasivigo de metalo, en kiu oni uzas kromatacidon aŭ kromatacidan salon kiel fortan oksidilon por formi sur la metalsurfaco pasivigitan tavolon maldikan kiel membrano, kiu multe kapablas rezisti kontraŭ korodo. Post tia pasiviga traktado multaj metaloj, kiaj ŝtalo, fero, kupro, aluminio kaj bronzo, povas rezisti kontraŭ korodo kaj resti ĉiam neoksidebla.

La bronzaj glavoj en la muzeo estis faritaj per alta metilerteco, kaj bronzo, alojo el kupro kaj stano, estas materialo taŭga por fari glavojn, kaj krome la metiistoj delikate poluris ilin, tiel ke iliaj klingoj fariĝis tre"glataj kaj akraj. Tamen la kialo de ilia korodimuneco kuŝas ne en tio, sed en la altnivela kontraŭ-koroda tekniko de niaj prapatroj.

La teknika ekspertizo de sciencistoj al la bronzaj glavoj en la muzeo pruvis, ke ili estis kemie traktataj per kromiokombinaĵo por pasivigo kaj tiel ilia surfaco havas tavolon da kroma oksido kun dikeco de unu mikrono. Tiu tavolo protektis la glavojn kontraŭ verdigro dum jarmiloj. La metalpasiviga tekniko estis inventita kaj ekaplikata eksterlande nur antaŭ 50 jaroj, du mil jarojn malpli frue ol en Ĉinio!

Ho, bronzaj glavoj de Ĉin-dinastio, vi estas fiero en la kontraŭ-koroda historio de Ĉinio! En vi enkorpiĝis la elstara talento de niaj prapatroj. Kiom da inspiro ni povas ĉerpi el tiuj antikvaj glavoj, kiam ni marŝas al la scienca altaĵo!


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.