La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


BRILAS SAĜO

Aŭtoro: Ŭang Zikun k. a.

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

De kie venis la fajro de la Flama Monto?

de Gan Defu


La aŭtoro, naskita en 1938, estas inĝeniero de la Ŝanhaja Geologia Instituto.


En la infaneco mi ŝatis legi la klasikan mitologian romanon «Pilgrimado al la Okcidento». La interesa intrigo pri trifoja ŝtelado de palmfolia ventumilo fare de la simio Sun Ukong kaj la bela priskribo de la flamego de la Flama Monto profunde impresis min. Jam pasis pli ol 40 jaroj. Mi neniel povis kompreni, de kie venis la flamo de tiu monto, kiu tamen ne estas fantaziaĵo de la verkinto.

Proverbo diras: “Unu vido taŭgas pli ol dek aŭdoj” Lastatempe mi veturis al Ŝinĝjang por ĉeesti la vojaĝan geologian simpozion kaj havis ŝancon rigardi la mirindan pejzaĝon de la Flama Monto por malkovri la misteron de ĝia flamo.

Ho, la Flama Monto impone leviĝas meze de Turpan-baseno. Ĝi estas ruĝa, kruta, vere mirinda spektaklo! Kie Sun Ukong trifoje ŝtelis la palmfolian ventumilon siatempe? Mi demandis la monton, kiu ne donis respondon. Ha, fine mi trovis 6e la Flama Monto foston, al kiu, laŭdire, la bonzo Tang Seng ligis sian ĉevalon. La fosto leviĝis je pli ol 30 metroj. Fakte la monto senĉese altiĝas! Jes, antaŭe ĝi estis submara sulko kun sabla sedimento je pli ol 3 700 metroj dika, estigita dum 230 milionoj da jaroj. Poste ĝi, influita de terkrusta leviĝo kaj horizontala movado, finis sian vivon en antikva maro kaj fariĝis monto dense kovrita per faltoj. La maro ŝanĝiĝis en teron, kaj ĉirkaŭ la Flama Monto aperis senlima gobio.

Mi grimpis sur la monton por serĉi “flamfonton”. La esplorado pruvis, ke dika tavolo da sedimentaj rokoj entenas abundon da karbo, nafto, gipso, pirito kaj siderito, el kiuj la plej bona estas karbo, brila, bonkvalita kaj malprofunde kaŝita en dikaj tavoloj. Ĝia plej supra tavolo estis nur kelkajn futojn sub la tersurfaco. Sub la longatempa influo de sekega klimato la kovrantaj sabloŝtonoj efloreskis, kaj la karba tavolo fine nudiĝis!

Kio sekvis el la nudiĝinta karbo-tavolo? Nun, bakita de la varmega suno, la karbo-tavolo varmiĝis kaj fendiĝis de ekspansio, tiel ke la karbona mono-oksido entenata en la karbo grandkvante elflugis kaj ekbrulis sub la suna radiado, kio kaŭzis mem-bruladon de la karbo-tavoloj. La tuta monto tuj falis en flamegon, kaj la brulego furioziĝis pro vento. Vere “etendiĝis la flamo kvarcent kilometrojn kaj restis neniu planto ĉirkaŭe. Se vi transirus la monton, vi forbrulus, eĉ kun kupra kapo kaj fera korpo.” La Flama Monto tute meritas sian nomon!

16

Post bruligo de la karbo-tavoloj la monto ampleksanta cent kilometrojn de la oriento ĝis la okcidento kaj dek kilometrojn de la sudo ĝis la nordo tegiĝis per ruĝbruna aglomerita roktavolo. La flamo antaŭlonge estingiĝis, sed kiam mi starante sub la Flama Monto rigardis ĝiajn altajn pintojn, mi vidis ke la monto, ĉirkaŭita de densa fumo, ruĝe brilas en la sunradioj, kvazaŭ la furioza flamo denove elŝprucus el rokfendoj.

La mita rakonto povas ne nur veki la imagpovon de homoj, sed ankaŭ kuraĝigi ilin por esplorado de la esenco kaŝita sub mirinda fenomeno. La Flama Monto ja estas pruvo.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.