La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


BRILAS SAĜO

Aŭtoro: Ŭang Zikun k. a.

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

Ni, virusoj, ne ĉiuj estas malbonaj

de Ŭen Joŭĵen


La aŭtoro, naskita en 1930, laboras en la internacia fako de la Ŝinhŭa-a Novaĵ-agentejo.


Nia nomo estas viruso, pro kio oni tuj konsterniĝas pensante pri ni. Sed tio ne estas nia kulpo. Estas vi homoj, kiuj donis al ni tiun teruran nomon.

Kompreneble ni ne devas kulpigi la homaron, kiu tiel nin nomas ne senkaŭze. En la fino de la 19-a jarcento la nederlanda mikrobiologo M. W. Beijerinck pistis malsanajn tabako-foliojn kaj elpremis el ili la sukon, kiun li filtris per ne-glazurita porcelana filtrilo. Kvankam li trovis neniun bakterion en la suko eĉ per la tiama plej bona mikroskopo, tamen la suko denove kaŭzis malsanon al tabako. Li opiniis, ke certe efikas en tio ia patogena ĝermo pli malgranda ol bakterio. Li do nomis tian ĝermon viruso. Jen la homaro unuafoje ekkonis nin. Poste oni eksciis, ke multaj malsanoj, kiaj gripo, morbilo kaj hepatito, estas kaŭzitaj de ni. Tial nia nomo “viruso” sonas terure.

La homoj fariĝas pli kaj pli kapablaj. Sciencistoj fine vidis nian aspekton. La plej malgranda el ni estas en grandeco de milonoj ds bakterio, kun diametro de milionono de centimetro, dum la plej granda havas diametron de 25 miliononoj de centimetro. Nia strukturo estas multe pli simpla ol tiu de bakterio. Ni, senĉelaj, konsistas nur el unu nukleo-acida molekulo kaj proteina eksteraĵo.

Same kiel ĉiuj estaĵoj en la mondo, iuj el ni estas malutilaj kaj la aliaj utilaj.

En la komenco de la 20-a jarcento sciencistoj rimarkis, ke iuj el ni povas eniri en la korpon de bakterioj por multiĝi kaj mortigi ilin. Oni nomis ilin bakterio-fago. Oni scias, ke bovina vakcino povas imunigi homon kontraŭ variolo. Tia vakcino ja estas transformita variola viruso kun malpli da veneno. Post sia transformiĝo ĝi, anstataŭ malutili al la homaro, helpas ilin ekstermi tiun teruran kontaĝan malsanon. Nun virusoj de multaj malsanoj estas uzataj por fari vakcinojn kaj per tio servas al la homaro. Krome inter ni estas intestaj saprofitaj virusoj, kiuj eniĝas en la inteston de homo nelonge post lia naskiĝo kaj tie restas dum lia tuta vivo. Iuj el ili estas utilaj al la homo, ĉar ili povas akceli produktadon de interferono (angle: interferon) en la homa korpo por sufoki la virusojn kaŭzantajn intestan malsanon, gripon kaj aliajn. Sciencistoj jam sukcese preparis vakcinon el vivantaj intestaj virusoj, kiu povas preventi multajn kontaĝajn malsanojn kaj eĉ kanceron.

Faktoj pruvis, ke ni povas servi al la homaro, sed nun ne multe, kaj iuj el ni ankoraŭ nun malutilas al la homaro. La kaŭzo estas, ke la homaro esploras nin ankoraŭ ne sufiĉe. Ni kredas, ke la homaro certe pli profunde konos nian misteron, por ke ni pli-multe kontribuu al ili.

34


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.