La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


BRILAS SAĜO

Aŭtoro: Ŭang Zikun k. a.

©2023 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

Saniga termofonto ĉe Liŝan-monto

de Ĝaŭ Ĝjiĝong


La aŭtoro, naskita en 1945, estas teknikisto de la Arkitektura Instituto de Ŝenŝji-provinco.


“Mi fruan printempon baniĝas en Hŭaĉing-baseno, tiea agrabla fontakvo ja servas al sano.” Tiuj versoj verkitaj en Tang-dinastio nun ankoraŭ estas legata. Ĉu vi scias, ke la termofonto ĉe Liŝan-monto, kie troviĝas Hŭaĉing-baseno, senĉese fluas de pli ol 2 000 jaroj kaj estas la plej aĝa kaj plej fama el la pli ol 500 konataj termofontoj en Ĉinio?

La termofonto ĉe Liŝan-monto entenas kalcian sulfaton, natrian sulfaton kaj multajn aliajn mineralojn. Ĝia akvo ne nur estas industrie uzata por ekstrakti rarajn elementojn, kiaj jodo, litio, rubidio, cezio kaj radiumo, sed ankaŭ servas kiel bona kuraca minerala akvo. Jam en Ĉin-dinastio oni trovis, ke la termofonto povas kuraci dermatozon, reŭmatismon, dispepsion kaj multajn aliajn malsanojn. Jŭan Ĉang de la Norda Ŭej-dinastio skribis en epigrafo, ke la termofonto ĉe Liŝan-monto “estas natura kuracilo kaj la ĉefa kuracisto en la mondo”, “multaj malsanuloj el diversaj urboj kaj landoj venis tien por sin kuraci per ĝia akvo.” Tiuj vortoj priskribis la furoran hidroterapion en la antikveco. Post la Liberiĝo en 1949 oni konstruis multajn sanatoriojn kaj banejojn ĉe la piedo de Liŝan-monto, kaj malsanuloj frekventas la lokon por ricevi hidroterapion.

20

Kiel do formiĝis la termofonto ĉe Liŝan? Tio restis enigmo en la pasintaj 2 000 jaroj. Oni nomis la fontakvon “dia akvo”. Kun la disvolviĝo de la moderna scienco oni fine malkovris la misteron laŭ geologia vidpunkto.

La baseno de Ŭejhe-rivero, kie situas Liŝan-monto, formiĝis en la periodo inter malfrua terciaro kaj kvaternaro. Kiel monto el faltita roko. Liŝan stariĝis inter la senĉese malleviĝantaj terfendegoj ĉe Ŭejhe-rivero. Kiam la subtera akvo fluas malsupren al la faltita roko, ĝi estas barita de la roko kaj nature elfluas al la tersurfaco laŭ la rokfendoj. Sekve formiĝis la fonto.

Kial tiu termofonto havas temperaturon de 43°C en la tuta jaro? La kaŭzo estas, ke la terglobo estas grandega varmo-rezervejo, entenanta neelĉerpeblan varmo-energion. Interalie la radio-aktiva varmo estas varmo-energio produktita pro transformiĝo de radio-aktivaj elementoj interne de la terglobo, kiaj radiumo, uranio kaj torio. Laŭ takso, la radio-aktiva varmo estigita ĉiuhore en la tero egalas al tiom da varmo, kiom produktas 60 milionoj da tunoj da bonkvalita karbo. Kutime la temperaturo de subtera akvo altiĝas je 3°C kun profundiĝo de ĉiuj cent metroj. Se ni subtrahas la jaran mezan temperaturon 14°C de la tersurfaco, do la termofonto ĉe Liŝan-monto elŝprucas el rokfendoj almenaŭ mil metrojn sub la tersurfaco. La termofonto ĉe Liŝan-monto senĉese fluas kaj alportas bonon al la homaro, de kiu ĝi nenion postulas. Ĉu tiu karaktero de la naturo ne edifas nin ĉiujn?


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero pereos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2023 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.