La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


BRILAS SAĜO

Aŭtoro: Ŭang Zikun k. a.

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

Lakto de la tero

de Li Ĉunŝjan


La aŭtoro, naskita en 1935, estas membro de la regiona geologia trupo de Gŭangŝji.


Proverbo diras, ke tro da abundo estigas superfluon. Sed antaŭ mi kuŝis taso plena de akvo (200 mililitroj), en kiun oni ĵetis 113 monerojn unu post alia. La akvo iom post iom leviĝis ĉe la aperturo de la taso, kiel duonsfera pano, sed ĝi ne transfluis. ĉu tio estas magio? Ne. Fakte ĉiu, kiu posedas nur iom da sciencaj scioj, komprenas, ke tia fenomeno okazis pro kompaktaj molekuloj kaj streĉita surfaco de la akvo el la Lakta Fonto sur la Okcidenta Monto de Gujping-gubernio, Gŭangŝji-provinco. Laŭdire, kun ĝi estas komparebla nur la akvo el Hupaŭ-fonto de Hangĝoŭ.

Ĝuante akvon el la Lakta Fonto, oni nature rememoras la bone konatan teo-kolektistan kanton de Gujping: “Floroj el rokfendoj, rokfendoj kun floroj, fontakvo lakta, teo de la Monto Okcidenta, ĉion ĉi ne diru al laikoj, ĉar se ili aŭdas, ili preferos monaĥiĝi ĉi tie.”

Ho, la Lakta Fonto! Kial vi vekas tiel grandan aspiron!

La Okcidenta Monto, lulilo de la Lakta Fonto, ricevis la nomon pro sia situo kelkajn kilometrojn okcidente de la gubernia urbo Gujping. Ĝiaj groteskaj ŝtonoj diras al homoj, ke dum la mezozoiko antaŭ 100 000 000 – 200 000 000 jaroj la terkrusto de Ĉinio estis aktiva. Tiam fluo da magmo venis al la loko de la Okcidenta Monto kaj iom post iom transformiĝis en graniton. Poste pro tektonika movado la subtera akvo fluis laŭ granitfendoj, amasiĝis kaj formis la famkonatan Laktan Fonton ĉe kava kunfluejo sur la tersurfaco.

18

Veninte antaŭ la arbegon kun ruĝbrunaj radikoj elmontritaj kiel drakungoj, oni povas vidi, ke ĝiaj radikoj volviĝas sur graniton, sub kiu ja estas la Lakta Fonto. La fonto, negranda kaj malpli ol unu metron profunda, tamen ne sekiĝas en vintro kaj ne superfluas en somero. Ĝi estas neelĉerpebla kaj ĉiam konservas saman kvanton da akvo. La akvo estas pura kaj klara. Laŭ la notoj en «Historio de Ŝjunĝoŭ», “la fontakvo estas tiel klara kiel tiu el la puto Longĝing en Hangĝoŭ, sed pli dolĉa. De tempo al tempo elŝprucas akvo lakto-blanka. Tial la fonto ricevis la nomon Lakta Fonto ...” La ĝisfunde klara fonto povas ruliĝi kiel ondoj kaj elŝprucigi lakto-blankan akvon, sed, oni diras, tio malofte okazas. Ekz., iun aŭgustan matenon de 1975 la Lakta Fonto elŝprucigis tian “lakton”, en du horoj. Eksperimento pruvis, ke la lakto-blankecon kaŭzis radono. Radono estas radio-aktiva gaso, senkolora, senodora kaj sengusta, el transformiĝinta radiumo. Dum la transformiĝado tia gaso elŝprucas kune kun la fontakvo. Pro la forta streĉeco subtere radono elŝprucas kun granda rapideco, kaj pro la refraktado de lumo la senkolora radono aspektas blanka kiel lakto. ĉar la akvo de la Lakta Fonto estas nature mola akvo altkvalita kun malgranda kvanto da multepecaj mineralaj elementoj, kiuj povas reguligi la digestadon de homoj, kaj ĉar ĝia temperaturo estas 21 °C 22°C tra la jaro, ĝi estas dolĉa kaj refreŝiga. La lakto-fonta brando laŭdata kiel Maŭtaj, la plej fama ĉina vino, ja estas farita el akvo de la Lakta Fonto. Ankaŭ la momordika trinkaĵo kaj kokakolao el akvo de la Lakta Fonto gajnis grandan famon. Kaj la teo de la Okcidenta Monto infuzita per akvo de la Lakta Fonto estas aparte dolĉa, refreŝiga kaj mirinde bongusta.

Ĝuante tian ravan akvon, oni vole-nevole admiras: Ĝi ne estas fontakvo, sed lakto dediĉita de la patrino, la tero, al siaj infanoj!

19


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.