La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


BRILAS SAĜO

Aŭtoro: Ŭang Zikun k. a.

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

Maŭtaj, aroma alkoholaĵo

de Ŝju Ŭenĝong


La aŭtoro, naskita en 1936, laboras en la Kultura Domo de Ĵenhŭaj-gubemio, Gujĝoŭ-provinco.


Ĉu vi aŭdis la historion pri la alkoholaĵo Maŭtaj?

En la Panama Internacia Foiro okazinta en San-Francisko en 1915 partoprenis, kune kun oficistoj de la Agrokultura kaj Komerca Ministerio de Ĉinio, majstro el Gujĝoŭ-provinco de Ĉinio kun memfarita alkoholaĵo Maŭtaj. Laŭdire direktanto de la foiro, vidinte, ke la alkoholaĵo estas modeste pakita, ne permesis elmeti ĝin al eksponado. La majstro koleris kaj saĝe ĵetrompis botelon da Maŭtaj. Tuj aromo plenigis la tutan ĉambron kaj vekis admiron de la ĉeestantoj. Fine Maŭtaj estis premiita kiel unu el la mondfamaj alkoholaĵoj kaj gajnis oran medalon kun portreto. Ekde tiam Maŭtaj famas en kaj ekster Ĉinio.

Maŭtaj kun longa historio estas unu el la ok famaj alkoholaĵoj de Ĉinio. Ĝi produktiĝas en Maŭtaj-urbeto, Ĵenhŭaj-gubernio, Gujĝoŭ-provinco. Dum la rego-periodo de Imperiestro Daŭgŭang oni notis en «Kroniko de Zunji-gubernio»: “Farado de alkoholaĵo en Maŭtaj-vilaĝo, okcidente de la urbo Ĵenhŭaj estas la plej prospera en Gujĝoŭ-provinco... Estas minimume 20 farejoj en Maŭtaj, kiuj uzas minimume du milionojn da kilogramoj da greno...” Evidente, antaŭ pli ol 140 jaroj la produktado de Maŭtaj jam havis sufiĉe grandan skalon. Post la Liberiĝo Maŭtaj multe pliboniĝis ĉu kvante ĉu kvalite kaj estis elektita kiel fama alkoholaĵo de Ĉinio en tri koncernaj tutlandaj kunvenoj. En 1979 ĝi gajnis pro sia kvalito oran medalon – la plej altan ŝtatan premion. Ĉar Maŭtaj ofte estas: uzata por regali fremdlandajn gastojn, ĝi estas alinomata “diplomatia vino” kaj “ŝtata vino”.

La soja aromo de Maŭtaj estas distingiĝa kaj nekomparebla. Se oni malŝtopas botelon kun Maŭtaj, tuj flareblas ĝia bonodoro ĉirkaŭe. La botelo aŭ glaso enteninta Maŭtaj restas aroma eĉ post kelkaj tagoj. Mi iam venis al Maŭtaj-urbeto. Antaŭ ol iri en vinfarejon, mi jam flaris alkoholaĵan aromon ebriigan kaj ŝvebantan en stratoj kaj stratetoj, kaj aromo disportiĝis en la tuta urbeto.

Maŭtaj havas sojan aromon kiel la ĉefan kaj ankaŭ aliajn aromojn. Soja aromo delikata kaj subtila estas propra al Maŭtaj. Multaj vinfarejoj imite faris alkoholaĵon kaj, kvankam ili aplikas la saman procedon, neniu el ili povas elfari same bonan pro malsamaj klimatoj, akvo-kvalitoj kaj grundoj.

Eble iuj opinias sojan aromon simple la aromo de sojo. Fakte ili estas tute malsamaj en odoro kaj kemia konsisto. Maŭtaj prenas tritikon kiel fermenton same kiel sojo kaj ĝia aromo estas tre simila al tiu de sojo, tial ĝia ĉefa aromo-stilo estas soja.

Maŭtaj enhavas pli ol 110 kemiajn elementojn, kiaj estero, aldehido, acido kaj alkoholo, el kiuj plejparto estas nevolatilema kun alta bolpunkto, tial ĝi povas aromi forte kaj longe. Krome, la speciala tradicia farado, kiel fermentado en alta temperaturo, enmeto de materialoj en du fojoj, okfoja alttemperatura kunteniĝo en kelo por fermentiĝo, sepfoja elpreno de alkohola likvaĵo kaj longatempa konservado, kaj favoraj naturaj kondiĉoj de la loko, kiel alta temperaturo, humida klimato, bonkvalita kaj pura akvo, ruĝa grundo kun konvenaj acideco kaj alkaleco kaj multe da mikrobaj grupoj en la aero estigitaj de longatempa fermentado, estas gravaj faktoroj por ke Maŭtaj havu sian propran trajton.

Maŭtaj estas klara kaj gustoplena, kun originala aromo. Kvankam ĝi estas forta, tamen ĝi ne malbone sentigas la kapon pro la akvo-kvalito kaj speciala farado. Ofta kaj malmulta trinkado povas varmigi stomakon kaj intestojn, gardi kontraŭ malvarmo kaj vigligi la cirkuladon de la sango. Ĝi ja estas brila perlo inter la famaj alkoholaĵoj.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.