La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


BRILAS SAĜO

Aŭtoro: Ŭang Zikun k. a.

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

Scienco pri fenestroj

de Ŝen Ĝongju


La aŭtoro, alinome Ŝen Ĝjaŭej, naskita en 1944, estas teknikisto de la Ŝanhaja Kompanio de Grena Konservado kaj Transportado.


La gravecon de fenestroj oni substrekas ofte en poemoj. De antikveco oni jam donis sian atenton al la funkcio de fenestroj.

Nun troviĝas diversaj fenestroj, kiaj hermetikaj bovokuloj de ŝipoj kaj fortikaj fenestroj de aviadiloj. Aŭtomataj fenestroj povas mem fermiĝi kaj malfermiĝi laŭ ordono de homo; aŭtomataj fenestroj de varo-konservejo povas mem fermiĝi kaj malfermiĝi laŭ variado de la temperaturo kaj humido; Japanio faris vento-maŝinon en formo de fenestro, kiu, senĉese refreŝigante la aeron en domo, povas malaltigi la temperaturon je 3-6°C somere kaj komfortigi la lokon.

Nun multe leviĝis la varmo-konserva kapablo de fenestroj. Eksterlandaj sciencistoj faris varmo-konservajn fenestrojn el vitro tegita per metala membrano, kiuj povas traigi pli multe da sunradioj kaj reflekti la radiadan varmon, tiel ke endome oni ĉiam sentas sin kiel en printempo.

La modernaj fenestroj estas pli distingiĝaj. Estas fajrimuna fenestro, kiu povas subite elŝprucigi fajrestingan kemiaĵon en la temperaturo pli alta ol 80°C. Ĝi estas ekipita per varmo-sensa aparato kaj likvo-ŝpruciga aŭtomato por garantii sekurecon al domo. Naskiĝis ankaŭ nova fenestro povanta ventoli domon, ricevi lumon kaj mildigi bruon. Ĝi estas farita el travidebla materialo kun truetoj kaj konsistigas kunmetitan resonancan sono-sorban sistemon kune kun aera tavolo k.a., kiu mildigas bruon je 72%. Troviĝas energio-konserva fenestro kun hidroksido, kiu povas sorbi energion tage kaj produkti energion nokte, kaj tiel la domo povas esti en certa malalta temperaturo. Estas kuglo-rezista fenestro, kiu povas rezisti kontraŭ kugloj de pistolo kaj mitraleto. Fenestro de kosmo-ŝipo povas reflekti pli ol 75% de la ultraruĝaj radioj, por ke la temperaturo ne leviĝu tro alte. En kosmo-ŝipo estas ankaŭ aŭtomata persieno. Kiam la temperaturo malaltiĝas, ĝiaj latoj aŭtomate fermiĝas, ke la flanko kun malalta termo-radiado sin turnu eksteren por malmulte elporti varmon, kaj kiam la temperaturo altiĝas, ĝiaj latoj aŭtomate malfermiĝas, ke la flanko kun alta termo-radiado sin turnu eksteren por malaltigi la temperaturon. Tiel en la kosmo-ŝipo estas ĉiam varmete kiel en printempo.

Eble estontaj fenestroj prenos la lokon de muroj. En iuj landoj jam estas vitra domego, en kiu oni povas rigardi eksteren, sed ekstere oni vidas la domegon en plena bluo. Sur la fundo de maro oni ĝuas la belan pejzaĝon dank’ al travidebla vitro. Tamen eĉ tiam fenestroj ankoraŭ ekzistos, kaj oni certe rememoros la nunajn fenestrojn kun plena emocio.

11


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.