La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


BRILAS SAĜO

Aŭtoro: Ŭang Zikun k. a.

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

Senlima universo kaj formologio

de Ma Ĉŭanŝin


La aŭtoro, naskita en 1942, instruas en la Radio-televizia Universitato de Anhuj.


La senlima universo impresas nian vidsenson per formoj kaj koloroj. Nun jam aperis kolorologio, tamen formologio estas eĉ pli studinda.

Kial la ŝraŭbingoj plejparte estas en formo de sesangulo? Kial fumtuboj estas en formo de konusa trunko kaj likvaĵujoj en tiu de cilindro? Kiu posedas eĉ minimumajn sciojn de matematiko, facile komprenas la kialon, tamen pri la formo de iuj objektoj, precipe pri groteskaj formoj, ne ĉiuj konas la misteron.

En 1976 subite eksplodis grentenejo kun 6 000 tunoj da maizo en Francio. Fakuloj konstatis post enketo, ke la eksplodon kaŭzis abundo da statika elektro kaj varmo estigitaj de granda kvanto da amasigita maizo. Tial poste oni konstruis maiztenejon kun granda supro, malgranda bazo kaj barelventra mezo.

Komence la aloj de aviadiloj tremadis en flugado. Trovinte la kaŭzon, kial la libeloj stabile flugas, oni aldonis du alojn al ĉiu flanko de la aviadilo, imite la formon de la libelaj flugiloj, kaj tiel la problemo tuj solviĝis. La delfenoj kun ronda kapo, pinta vosto kaj glata haŭto naĝas tre rapide. Tia flulinia strukturo renkontas plej malgrandan kontraŭstaron, kiam ĝi moviĝas en akvo kaj aero, tial ĝi estas facile akceptebla por multaj trafikiloj. La novtipa nuklea submarŝipo konstruita laŭ la korpo-formo de delfeno levis sian rapidecon je 25 %. La troa rapido tamen povus rompi la stabilecon. Oni studis la formon kaj strukturon de animaloj kaj elfaris multajn novajn maŝinojn kaj aliajn objektojn, tiel ke naskiĝis biomekaniko.

En la maroj la lumturoj estas cilindraj, pro kio la ondimpeto povas facile disiĝi. Militŝipoj devas esti pinto-kapaj kaj mallarĝaj por facile fendi ondojn. Tamen en la historio estis ankaŭ rondformaj militŝipoj. Kiam Aleksandro la Dua estis sur trono, la rusa mararmeo konstruis du rondformajn militŝipojn por venki malprofundan marbordon en iuj lokoj. Oni atentis nur ilian flosforton kaj ne atendis, ke kiam ili eniris en maron, ili tuj ricevis atakon de ondoj. Pro senĉesa tangado ili ne povis bone navigi. Ilia stabileco estis malpli granda ol ordinara lemno.

Triangulo estas stabila, kaj multaj subteniloj ricevis tian formon. Pro ĝiaj striktaj rilatoj kun la homa vivo estiĝis trigonometrio studenda en lernejoj. Geĝoŭba-akvobaraĵon de Jangzi-rivero oni garnis per 25-tunaj cementaj triedraj kaj konus-formaj blokoj, stabilaj, masivaj kaj facile interligeblaj.

Vintre la katoj ofte kunpremiĝas kiel globo por malmulte kontaktiĝi kun aero kaj laŭeble konservi sian varmon. La ronda tablojdo estas facila por englutiĝi. Iuj emas duigi ĝin, sed la apartigitaj estas malfacile engluteblaj.

La ĉiutagaj bezonaĵoj kaj instrumentoj, malgrandaj kiel plumbeko kaj grandaj kiel spaco-ŝipo, devas havi konvenan formon. En tio kuŝas multaj sciencaj scioj. “Diversformeco” estas vorto uzata de la homoj por prezenti la objektivan mondon. Iuj objektoj, aspekte groteskaj, estas sciencaj produktaĵoj. Formologio estas interesplena scienco, kaj mi esperas, ke pli da homoj studos ĝin.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.