La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


BRILAS SAĜO

Aŭtoro: Ŭang Zikun k. a.

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

Mildigi vetur-skuadon por sano

de Lŭo Ĉingĝen


La aŭtoro, naskita en 1937, estas docento de la agrikulturmaŝina fakultato de la Ĝjangŝji-a Agrikultura Universitato.


En la nuna tempo kun evoluanta materiala civilizacio, aŭtoj anstataŭas la piediradon. Tamen longatempa aŭto-veturado povas kaŭzi pli ol dudek patologiajn simptomojn, kiaj doloroj de brusto, ventro, dorso kaj talio.

Laŭ inĝeniera scienco pri homa korpo, tiuj simptomoj estas kaŭzitaj ĉefe de skuado de larĝa frekvenca amplekso, komunikita al la homa korpo dum veturado, interalie ia skuado kun alta frekvenco preskaŭ nesentebla por homo povas stimuli lian nervan sistemon, kaŭzi al li kapdoloron, malbonigi lian vidkapablon kaj facile lacigi lin. Alia skuado kun malaltega frekvenco de malpli ol unu herco povas malordigi la nervan funkcion de la vestibloj de la internaj oreloj – jen veturmalsano. Skuado kun frekvenco de 2-10 hercoj estas la plej danĝera, ĉar tia frekvenco estas proksima al la propra frekvenco de la homa korpo kaj la ĉefaj homaj organoj, kaj povas veki resonancon. Ekz., la korpo de sidanta homo havas frekvencon de 4-6 hercoj. Kiam veturilo kaŭzas skuadon de 4-6 hercoj, ĝi povas estigi resonancon kaj transdoni plej grandan skuadon al la homa korpo. La frekvenco de la homaj koro, renoj, stomako, vertebroj kaj manoj estas en la amplekso de 2-10 hercoj kaj resonanco povas ilin trostreĉi.

Nun oni jam malkovris la leĝon de tia patogena skuado kaj povas facile elpensi efikajn rimedojn kontraŭ ĝi. Oni devas atenti sian pozon dum sia veturado. Provu la rektan staradon, rektan sidadon kaj malstreĉan sidadon kaj vi trovos, ke la elasta kontakto de homo kun la veturilo fortiĝas laŭvice kaj la transdonita skuado rimarkinde malfortiĝas. Estas konsilinde malstreĉe sidi kaj zoni la ventron per rimeno el iom malmola materialo. Krome estas necese ĝustigi la malbonan kutimon klini la supran parton de la korpo dum veturado, ĉar pro vertebra antaŭen-kliniĝo la inertforto kaŭzita de resonanco kun 4-6 hercoj kaj la reaga forto de sidkuseno ne povas esti sur sama rekta linio, sed formas tordan momanton, kio povas elstarigi la pulpan kernon, premi la spinan nervon kaj dolorigi la talion kaj krurojn. Gusta kaj rekta sidado povas eviti tiun danĝeron.

Ĉar sidloko estas peranto por komuniki skuadon de veturilo al la homa korpo, nun oni jam projektis nemalmulte da sidlokoj kun frekvenco de malpli ol 2 hercoj, kio povas evitigi al la sidantoj la plej malutilan frekvencon. El la sidlokoj la plej bona havas risorton ĝustigeblan laŭ korpo-pezo kaj hidraŭlikan amortizilon. Ankaŭ kaŭĉuka tegaĵo kaj sponga kuseno sur sidloko povas mildigi altfrekvencan skuadon de veturilo.

10


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.