La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


BRILAS SAĜO

Aŭtoro: Ŭang Zikun k. a.

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

Pri batalo inter scienco kaj religio

de Groŭ Ĝjanĵen


La forpasinta aŭtoro estis fama socia aktivuIo, biologo kaj vicprezidanto de la Ĉina Popola Politika Interkonsiliĝa Konferenco.


Religia superstiĉo estis produktaĵo de malklereco. Krom rezignacio, la prahomoj havis nenian rimedon por klarigi la naturajn fenomenojn, kaj sekve ili opiniis, ke ekzistas en la mondo mistera forto, kiu povas decidi la sorton de la homoj, kaj personigis ĝin. Por eviti katastrofon kaj akiri feliĉon, la prahomoj elpensis multajn magiaĵojn, sorĉaĵojn kaj preĝajn ritojn por peti la benon de tiu forto. Tiel naskiĝis religia kredo. Poste, en la klasa socio, religio estis utiligita de la reganta klaso kaj fariĝis ilo por mistifiki kaj subpremi la popolon. Pro tio, Karl Marks nomis religion opio, kiu narkotas la popolon.

Tuj post sia naskiĝo scienco kontraŭstaras al religio. Dum longatempa batalado kontraŭ la naturo, iom post iom la homaro ekkonis naturajn fenomenojn, ekhavis sciencan koncepton kaj rompis la katenon de la religia superstiĉo. Sed la reganta klaso, kiu superregas religion, ĉiam timis sciencon. Ili persekutadis sciencistojn ĉiamaniere, kio serioze malhelpis la disvolviĝon de scienco. En mezepoko, religiaj juĝejoj ekzekutis multajn sciencistojn. Tiutempe okazis eĉ sangbatalo inter scienco kaj religio.

Tamen, malgraŭ la religia persekutado la sciencistoj serĉantaj la veron antaŭeniris plu; fine, trarompinte multajn subpremojn, ili liberigis sin el la teologia kateno. Tio, kio la unua donis pezan frapon al religio, estis la heliocentra teorio de la pola sciencisto Koperniko; la dua estis la evoluisma teorio de la brita sciencisto Darvino.

Dank’ al la senĉesa progresado de scienco, saĝo venkis malklerecon kaj scienco religion. Hodiaŭ jam tre malmultaj kredas, ke homo estas kreita de Dio, sed kial tiel multaj personoj ankoraŭ kredas je religioj? Foje, iu religiulo el Eŭropo diris al mi: “Dio, kiun ni nomas nun, fakte estas nur iu forto ekzistanta en la kosmo; se ni fidas ĝin, ĝi helpos nin bone fari la aferojn.” Kvankam la diro restas ideisma, tamen okazis granda ŝanĝo ol antaŭe. Alifoje, alia eksterlanda religiulo rakontis al mi: ĉinoj kredas ŝajne je multaj religioj, fakte je neniu; iuj ĉinaj religianoj faris kulton en preĝejo antaŭtagmeze, sed tagmeze festis en sia hejmo la datrevenon de la morto de siaj prapatroj. Li diris, ke ĉinoj sin turnas al religio ĉefe por serĉi laboron. Vere, ankaŭ tio estas fakto.

En Ĉinio, taoismo disvastiĝis plej frue. Tao-isto en religiula robo tenis en sia mano lignan glavon, voĉlegis sorĉvortojn, fingre sortodivenis kaj desegnis talismanon, kio tre furoris antikvece. Poste el Hindio budhismo enkondukiĝis en Ĉinion. Ĝi okupis la ĉefan lokon kaj prosperiĝis, dum taoismo velkis. En Ŝaŭŝing, proksime de mia naskiĝloko sin trovas la templo Ĉangĉing. Ĝiaj bonzoj vivtenis sin per budhisma superstiĉa aktivado, t.e. invitite, ili ludis religian muzikon kaj funebran kanton, kiam mortis familiano de la invitanto. Post la Kontraŭjapana Rezistmilito mi renkontis bonzon de Ĉangĉing-templo kaj demandis lin pri la situacio de la templo. Li respondis: “Multaj el ni mortis de malsato, ĉar neniu invitis nin fari budhisman aktivadon dum la ok jaroj.”


59


En mia juneco mi legis libron pri la monda filozofia historio, verkita de Hegelo, kiu montris malkontenton kontraŭ la brulmortigo de virinoj en Hindio. Budhismo propagandas kompatemon, sed iuj hindaj virinoj estis brulmortigitaj ne nur ĉe la morto de sia edzo, sed ankaŭ ĉe tiu de sia filo. Kia strango! E1 tio ni vidas, ke religioj, ĉu la ĉinaj, ĉu la eksterlandaj, ĉiam ligiĝas kun superstiĉo kaj estas racie neklarigeblaj.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.