La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


BRILAS SAĜO

Aŭtoro: Ŭang Zikun k. a.

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

Flava Rivero, arkitekto de subteraj antikvaj urboj

de Ĝang Jifeng


La aŭtoro, naskita en 1953, estas praktikanto de la Geografia Instituto sub la Ĉina Akademio de Sciencoj.


En la lastaj jaroj dum la konstruado oni trovis multajn ruinojn de antikvaj urboj, kiel ĉe Ĝjulu de Hebej-provinco, Kajfeng de Henan-provinco kaj Ŝjuĝoŭ de Ĝjangsu-provinco. Estas tre interese, ke oni trovis en Hongze-lago la antikvan urbon Siĝoŭ kaj maŭzoleojn de la prapatroj de Ĝu Jŭanĝang, la unua imperiestro de Ming-dinastio. Kial tiuj antikvaj konstruaĵoj estis subtere?

La gubernia urbo Ĝjulu norde de la Flava Rivero estis inundita de tiu rivero en 1108. En la lastaj jaroj, kiam oni fosis putojn, oni trovis ĝin ses metrojn sub la tersurfaco. En iu subtera domo kvar homaj skeletoj ĉirkaŭis tablon kun sendifektaj objektoj.

De la komenco de la 13-a jarcento la Flava Rivero inundadis Kajfeng, plej serioze en la jaroj 1642, 1841, 1842 kaj 1843. En 1642 kiam Li Ziĉeng gvidis la kamparanan ribelan armeon ataki Kajfeng, la feŭdaj regantoj eĉ breĉis digon de la rivero por endanĝerigi la ribelan armeon. Rezulte, la inundo ruinigis Kajfeng kaj viktimigis pli ol 300 000 homojn. Laŭ takso, la kvar inundoj amasigis sur Kajfeng ŝlimon 7-15 metrojn dikan, sed pli multe ekster la urbo. Sep metrojn sub la tero de la kemio-sterka fabriko oriente de Kajfeng estis trovitaj ŝtonaj homoj de Ming-dinastio.

En la historio Ŝjuĝoŭ estis serioze plagita. En la Norda Song-dinastio la Flava Rivero breĉiĝis kaj la tuta urbo inundiĝis. Poste la rivero moviĝis suden kaj Ŝjuĝoŭ estis trafita de ankoraŭ pli serioza katastrofo. Post esplorado sciencistoj konstatis, ke la ruino de la antikva Ŝjuĝoŭ troviĝas en du tavoloj, la supra ĉ. 10 metrojn sub la tero kaj la malsupra ĉ. 17 metrojn sub la tero. Tia profunda enteriĝo estas malofta en la malsupra baseno de la Flava Rivero.

Ĝu Jŭanĝang (1328-1396) konstruigis norde de Siĝoŭ maŭzoleojn por siaj avo, praavo kaj patro de la praavo. Laŭdire li venis tien de Nankino kun 100 000 siaj armeanoj por viziti la tombojn ĉiujare en la 5-a de aprilo (Tago de Brilo kaj Klaro). Sed li tute ne atendis, ke en 1680subitasuperakvo inundis la tombojn, ke ili restas sur lagfundo. La malapero de Siĝoŭ kune kun la maŭzoleoj estis rezulto de inundo de la Flava Rivero.

Detala esploro pri la historio montras, ke plejparto de la Nord-ĉinia Ebenaĵo ne povis eviti la inundon de la Flava Rivero. Laŭ la statistiko de sciencistoj, dum la pli ol 2 000 jaroj de la Periodoj de Printempo kaj Aŭtuno kaj Militantaj Regnoj ĝis la Liberiĝo de Ĉinio en 1949 la Flava Rivero breĉiĝis pli ol 1 500 fojojn. La regantaj klasoj de la pasintaj dinastioj tute ne zorgis pri la vivo de la popolanoj, sed utiligis la Flavan Riveron por sia batalo kaŭzante senmezuran katastrofon ...

La esplorado de sciencistoj finfine malkovris la misteron. Fakte tiuj subteraj urboj estis iom post iom kovrataj de ŝlimo alportita de inundakvo de la Flava Rivero. Jen kial sciencistoj nomas la Flavan Riveron arkitekto de subteraj antikvaj urboj. Nun ili faras plua-paŝan esploron pri la historiaj translokiĝoj de la Flava Rivero laŭ la profundeco de la subteraj antikvaj urboj, por fine jungi tiun riveron.

17


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.