La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


BRILAS SAĜO

Aŭtoro: Ŭang Zikun k. a.

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

Ĉagrenoj en urbegoj

de Li Junjang kaj Ĝeng Gŭanglej


Li Junjang, naskita en 1933, estas kuracisto de la Dua Hospitalo sub la Ĝjangŝji-a Medicina Instituto.

Ĝeng Gŭanglej, naskita en 1941, laboras en la Akademia Komisiono por Urboprojektado de Ĝjangŝji-provinco.


Kiam matenkrepusko ekaperas oriente, la bruo propra al grandaj urboj vekas iliajn multnombrajn loĝantojn. Ili komencas sian streĉan vivon, kaj ankaŭ diversaj “ĉagrenoj” en la grandaj urboj tuj sekvas ilin. Ĉu vi spertis tian vivon? Nur por iri al kaj reveni de laboro, oni devas elspezi pli ol unu horon; oni du- aŭ trifoje ŝanĝas aŭtobusojn, kaj ĉe vojkruciĝo kun trajno, la aŭtobuso nepre devas cedi kaj atendi almenaŭ dek minutojn. Se biciklantoj estas baritaj de amaso da infanoj, ili havas nenian rimedon sin helpi, malgraŭ ke ili malpacienciĝas ĝis ekstremeco. Reveninte hejmen, oni ankaŭ ne povas trankviliĝi. Bruas ramomaŝino sur la najbara konstruejo. Ĝi batas kvazaŭ la koron de la loĝantoj. Kiam oni malfermas fenestron, tuj ilin naŭzas la fiodoro el kemia fabriko en la kontraŭa flanko. “Fajraĵoj” el la fumtubo de fora elektrejo kvazaŭ pipra pulvoro disŝutiĝas sur meblojn kaj vestojn en iliaj domoj.

Preskaŭ ne troviĝas spaco inter la domegoj, kaj verdaj herboj kaj arboj malofte videblas, por ne paroli pri plezurigaj arbaroj kaj kampoj. Urbanoj fore de la naturo longatempe vivas en tia streĉa kaj polucia medio kaj estas atakataj fiziologie kaj psikologie, tiel ke ili suferas kapdoloron, sendormecon k.a., ilia sanstato malboniĝas kaj ilia laborefiko malaltiĝas.

Laŭ la lasta censo en Ĉinio, oni trovis 3 765 maljunulojn super la cent-jara aĝo, el kiuj plejparto vivas en freŝaeraj kaj kvietaj montregionoj kaj kamparo. La sperto de la longvivuloj montras, ke oni devas bone protekti la medion de la urboj, proksimiĝi al la naturo kaj batali kontraŭ tro-denseco de la loĝantaro kaj polucio de la medio.

Specialistoj pri urbo-projektado opinias, ke urbo kun 300 000  –  500 000 loĝantoj estas ideala, ĉar tia urbo facile kombiniĝas kun la natura medio, ĝia aero estas pura kaj freŝa, ĝia medio kvieta, ĝiaj irantoj kaj veturiloj ne tro multnombraj sur stratoj kaj ĝiaj publikaj lokoj ne tro homplenaj. Se oni projektas diversformajn belajn konstruaĵojn, do formiĝos mez- kaj malgrandaj urboj kun malsamaj arkitekturaj stiloj.

En urbo kun 600 000 – 1 000 000 loĝantoj oni komencas senti tro-loĝatecon, trafikan malordon, mankon de publikaj instalaĵoj, malmulton de verdaĵoj kaj malkvieton de medio. Kaj en urbo kun pli ol miliono da loĝantoj, la supraj ĉagrenoj aperadas unu post alia. En malmultaj “super-urboj” kun pli ol dek milionoj da loĝantoj, la denseco de la loĝantaro estas terura. Sur strato aŭ en magazeno oni sentas kapdoloron kaj mankon de aero. Oni devas eĉ pagi por enspiri freŝan aeron en ŝtala botelo transportita el montregiono.

Kiam nokto falis, urbeto estas ĉarma kun sennombraj lampoj, sed la urbo-projekta scienco avertas homojn, ke anstataŭ pligrandigi urbon kun pli ol miliono da loĝantoj, ili devas konstrui idealajn mez- kaj malgrandajn urbojn kun 300 000-500 000 loĝantoj. Tio ebligas perfekte kombini la loĝantojn kaj la urban medion kaj doni al ili harmonian interrilaton. Ni esperas, ke pli da mez- kaj malgrandaj urboj aperos sur la bela tero!


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.