La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


BRILAS SAĜO

Aŭtoro: Ŭang Zikun k. a.

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

Ĉimpanzo – spegulo de la primitiveco de la homaro

de Ĝang Feng


La aŭtoro, naskita en 1936, estas vicĉefredaktoro de la pekina revuo "Fosilio".


Ĉu ankaŭ ĉimpanzo havas intereson pri pejzaĝoj? Ĉu ... ” La sceno vidita en Afriko vekis pripenson ĉe primatologo Adriaan Kortlandt.

Oni povas diri, ke ĉimpanzo estas nia kuzo, ĉar ĝi havas pli multe ol homo nur je paro da kromosomoj, kaj la strukturo de ĝiaj plasma proteino kaj deoksiribonukleataj acidoj estas simila al tiu de homo. Ĝia cerbo pezas ĉ. 420 gramojn, simile al tiu de la prapatroj de la homoj. Interalie la Pigmeo-ĉimpanzo estas prototipo, kiu plej similas la komunajn prapatrojn de la homoj kaj simioj. Tial en la lastaj jaroj la ĉimpanzo jam fariĝis objekto konkure studata de antropologoj, psikologoj kaj medicinistoj. En ĝi oni povas vidi la primitivecon de la homoj.

Trejnite, ĉimpanzo povas lerte premi la butonojn de komputilo por interparoli kun homo. Ĝi per pli ol cent gestoj prezentas en filmo sian aktivadon al surdmutuloj, kiuj povas kompreni90% el ĝiaj gestoj. Ĝi povoscias manipuli vendmaŝinon por ricevi diversajn manĝaĵojn per diversaj moneroj. Ĝi ankaŭ povas labori ĉe produkta linio. Ĉio ĉi atestas ĝian elementan pensadon. S-ino Jane Goodall persistis en esplorado en densa arbaro de Gombe preskaŭ 24 jarojn. Ŝi trovis, ke ĉimpanzoj havas kapablon ordigi herbojn kaj branĉojn, kapti termitojn kaj kolektive ĉasi pavianojn, kaj tia kunlaboro ĝuste estis karakteriza trajto de la homa aktivado en la frua tempo.

Ĉimpanzoj estas nemalhaveblaj por medicinistoj. Ĉar ĉimpanzoj kaj aliaj antropoidoj en laboratorio facile suferas samajn malsanojn kiel homoj, kiaj pulmito, tuberkulozo, encefalito, perikardiito, malvarmumo kaj aliaj pli ol 20 malsanoj. Multaj medikamentoj antaŭ la uzado por homoj nepre devas esti provataj per antropoidoj, kvankam tio jam estas farita per kunikloj kaj simioj. Kaj plejofte la ĉimpanzo estas la plej taŭga besto, kiu povas anstataŭi homon por eksperimento. Pro tio ĝi certe ludos gravan rolon en kuracado de la nunaj kvar plej malfacile kuraceblaj malsanoj de la homo. Nun jam videblas ĝia rolo en solvo de serio da malfacile solveblaj medicinaj problemoj, kiel grefto de organoj, kuracado de narkotismo, esplorado de la longatempa influo de medikamentoj al la organismo kaj malkaŝado de la misteroj de psikozo, kaj ankaŭ en la konkero de la kosmo ktp.

47

En la lastaj jaroj la nombro de ĉimpanzoj rapide reduktiĝis. Laŭ plej nova takso, en la mondo nun vivas nur 17 000 ĉimpanzoj, kaj ilin endanĝerigas 'ĉefe la homoj (ties arbitra kaptado kaj mortigo de bestoj kaj ties arbitra arbo-hakado). Iuj prognozis, ke ili pereos en la mezo de la venonta jarcento. Tial sciencistoj de diversaj landoj alvokas, ke oni multe protektu la ĉimpanzojn, kaj proponas, ke oni starigu bazlokon por reprodukti antropoidojn. Ili jam faris unua-paŝan provon en Usono kaj Afriko. Ankaŭ en Ĉinio oni povas starigi tian bazlokon, se oni kreas kondiĉojn. Ni kredas, ke ĉimpanzoj daŭre servos al la homaro, se ni ĉiuj laboras unuanime.

La kato delonge ĝuas famon pro kapto de musoj. Pro tio en- kaj eksterlande estas moro respekti katon kiel dion. La egiptoj iam prenis katon kiel enkarniĝintan dion, kultis ĝin en diina templo kaj eĉ mumiigis kaj enterigis ĝin laŭ reĝa funebra ceremonio. Antaŭ Tang-dinastio de ĉinio kato estis unu el la ok dioj kultataj. Ĉio ĉi sufiĉe montris, kiel oni adoris la “musokaptan heroon”.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.